de CHEN TIAN
Ĉinio estas lando kun multaj etnominoritatoj. Krom han-etno, kiu konsistigas 90% de la tuta loĝantaro de Ĉinio, vivas ankaŭ 55 etnominoritatoj en la mezo kaj okcidento de la lando.
La "Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko" montras, ke ĉiuj etnoj de la Ĉina Popola Respubliko ĝuas egalajn rajtojn. La ŝtato protektas la leĝajn rajtojn kaj interesojn de la etnominoritatoj, protektas kaj disvolvas la egalrajtecon, solidarecon kaj interhelpon de la etnominoritatoj. Estas malpermesite diskrimietni kaj subpremi iun ajn etnominoritaton, detrui la etnan unuiĝon kaj fari etnan splitiĝon. La ŝtato helpas la etnminoritatajn regionojn disvolvi la ekonomion kaj kulturon lau la trajtoj kaj bezonoj de la etnominoritatoj.
En la lokoj loĝataj ĉefe de etnominoritatoj praktikiĝas loka aŭtonomeco. Ĉiuj aŭtonomaj lokoj estas neapartigeblaj partoj de la Ĉina Popola Respubliko.
Ĉiuj etnominoritatoj havas la liberecon uzi kaj evoluigi sian lingvon kaj konservi au reformi siajn morojn.
Aŭtonomaj rajtoj de etnominoritato
"Praktika Programo de etna aŭtonomeco de la Ĉina Popola Respubliko" difinis aŭtonomajn rajtojn de la etnominoritatoj:
La konkretaj formoj de la aŭtonomaj organoj de la etnminoritataj lokoj decidiĝas lau la volo de plejparto de tieaj popolanoj kaj gvidantaj personoj havantaj kontakton kun la lokanoj;
La aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj devas apliki etnan lingvon popularan en la loko kiel chefan instrumenton por praktiki la povon; en praktikado de povo al la etno, al kiu ne taugas la lingvo, la lingvo de la koncernata etno devas esti aplikata;
La aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj devas uzi la propran lingvon kaj skriblingvon por disvolvi la kulturan kaj edukan aferon de la etno;
La aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj devas apliki konformajn metodojn por kulturi etnajn kadrojn, kiuj amas la patrion kaj havas striktan kontakton kun la lokanoj;
Reformado interne de la aŭtonomaj lokoj estas praktikata lau la volo de plejparto de la etnanoj kaj gvidantaj personoj havantaj kontakton kun la popolo;
Kadre de la unueca financa politiko de la ŝtato, la aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj administras financon de sia loko lau la divido de la Centra Popola Registaro kaj supera popola registaro pri financa povo;
Kadre de la unueca plano de la ekonomia sistemo kaj ekonomia konstruado, la aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj rajtas libere disvolvi la ekonomian aferon de sia loko;
La aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj rajtas alpreni necesajn kaj decajn metodojn por disvolvi la kulturon, edukadon, arton kaj higienon de sia etno;
La aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj rajtas organizi trupon por publika sekureco kaj milicon lau la unueca milita sistemo de la ŝtato;
Kadre de la leĝoj de la Centra Popola Registaro kaj la popola registaro de pli alta nivelo, la aŭtonomaj organoj de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj rajtas ellabori propran leĝon en la permesita povo kaj prezenti al la registaroj de du pli altaj niveloj por registriĝi;
La propraj leĝoj de la aŭtonomaj lokoj aprobitaj de la lokaj popolaj registaroj de diversaj niveloj devas esti prezentitaj al la ŝtata Konsilantaro de la Centra Popola Registaro;
La supre menciitaj aŭtonomaj rajtoj estas principe praktikeblaj por chiuj etnminoritataj aŭtonomaj lokoj, kaj la skalo de aplikebleco estas adekvata al la administra pozicio de la respektivaj aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj.
Principo de gvidado de supera popola registaro
La superaj popolaj registaroj respektas la aŭtonomajn rajtojn de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj kaj helpas ilin en jenaj flankoj:
La superaj popolaj registaroj devas sufiche taksi la trajtojn kaj konkretajn cirkonstancojn de la aŭtonomaj lokoj en la nuna stadio de disvolviĝo, por ke iliaj dekretoj kaj ordonoj konformu kaj al la ĝenerala vojo de la komuna programo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj al la trajtoj kaj konkretaj cirkonstancoj de la lokoj;
La superaj popolaj registaroj devas helpi la aŭtonomajn organojn de la aŭtonomaj lokoj de etnominoritatoj lauplane kulturi lokajn etnminoritatajn kadrojn kaj laubezone sendi taugajn kadrojn labori en la aŭtonomaj lokoj;
La superaj popolaj registaroj devas helpi la aŭtonomajn lokojn disvolvi siajn politikon, ekonomion, kulturon, edukadon kaj higienon;
La superaj popolaj registaroj devas apliki diversajn konvenajn metodojn por konigi al la aŭtonomaj lokoj avangardajn sperton de la politika, ekonomia kaj kultura konstruado;
La superaj popolaj registaroj devas eduki la diversajn etnojn starigi inter si egalecon, amikecon, unuiĝon kaj interhelpemon, kaj venki diversajn tendencojn de grandetna ŝovinismo kaj malvasta etnismo.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat