La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) konsistas el diversnivelaj komitatoj.
La tutlanda komitato kaj loka komitato
ĈPPIK starigas la tutlandan komitaton kaj lokajn komitatojn. Sesio de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK okazas chiujare. La konsisto de la loka komitato de ĈPPIK estas decidata lau lokaj kondichoj, reference al tiu de la Tutlanda Komitato. La loka komitato devas observi kaj plenumi la rezoluciojn de superaj komitatoj. Sesioj de diversnivelaj lokaj komitatoj de ĈPPIK okazas chiujare.
Povoj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK
1. Revizio de la statuto de ĈPPIK kaj superrigardo de praktikado de la statuto;
2. Elektado de prezidanto, vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj konstantaj komitatanoj;
3. Auskulto kaj ekzameno de labora raporto de la konstanta komitato;
4. Diskuto kaj decido de gravaj politikoj kaj taskoj;
5. Diskuto de ŝtataj politikoj kaj prezento de proponoj kaj kritikoj.
Membroj de ĈPPIK
La membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK konsistas el reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, demokratiaj partioj, senpartiaj personoj, popolaj grupoj, nacimalplimultoj, samlandanoj el Taiwan, Hongkong kaj Makao, elmigrintaj chinoj kaj specialaj invititoj. La partioj kaj popolaj grupoj, kiuj aprobas la statuton de ĈPPIK, povas aliĝi al la Tutlanda Komitato de ĈPPIK post konsento de ĝia Konstanta Komitato. Ankau individuoj povas aliĝi lau invito de ĈPPIK. Aliaj personoj kaj grupoj povas aliĝi en sama maniero.
Servoperiodo de la tutlanda kaj lokaj komitatoj
La servoperiodo de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK dauras 5 jarojn. En eksterordinara situacio la servoperiodo povas esti prokrastata post konsento de pli ol 2/3 de la membroj de la Konstanta Komitato. La aliĝontaj grupoj kaj la nombro de reprezentantoj kaj kandidatoj estas deciditaj de la lastperioda komitato de ĈPPIK kaj la aldono kaj ŝanĝo --- de la nuna komitato de ĈPPIK.
La servoperiodo de la lokaj komitatoj de ĈPPIK daŭras 5 jarojn. La lokaj komitatoj instalas prezidanton, vicprezidantojn kaj ĝeneralan sekretarion.
Al la komitato aliĝas reprezentantoj de la ekonomio de neŝtata posedsistemo
En marto de 1993 en la 1-a sesio de la 8-a ĈPPIK pli ol 20 prezidantoj de privataj entreprenoj kaj tiuj funkciigataj kune kun alilandanoj unuafoje fariĝis membroj de ĈPPIK kiel reprezentantoj de la ekonomio de neŝtata posedsistemo kaj diskutis pri gravaj ŝtataj aferoj kun fakuloj, erudiciuloj kaj kadroj el diversaj partioj kaj grupoj. Tio markis, ke la ekonomio de neŝtata posedsistemo fariĝis grava parto de socialisma ekomomio de Ĉinio. En la 9-a ĈPPIK pli ol 40 tiaj reprezentantoj estis elektitaj kiel membroj de ĈPPIK.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat