Ĝenerala principo pri la laboro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

BY:February 27, 2025

Politika interkonsiliĝo signifas, ke oni faras interkonsiliĝon pri gravaj principoj kaj gravaj problemoj en la sferoj de politiko, ekonomio, kulturo kaj socia vivo antau ol la centra kaj lokaj registaroj faras decidojn pri ili. La Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj ĝiaj lokaj komitatoj okazigas apartan konferencon por interkonsiliĝi pri la proponoj de la Komunista Partio de Ĉinio, la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, la popola registaro, demokratiaj partioj kaj popolaj organizoj au proponas al chi tiuj interkonsiliĝi pri gravaj problemoj.


La Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj ĝiaj lokaj komitatoj plenumas jenajn laborojn:


Diskonigi kaj praktiki la konstitucion, leĝojn kaj diversajn principojn kaj politikojn de la ŝtato por akceli la socian forton en la socialisma materia kaj civilizacia konstruado, helpi la ŝtatajn organojn en la batalo kontrau krimagoj en la ekonomia kaj aliaj kampoj.


Intime kontaktante diversflankajn personojn, prezenti la opiniojn kaj postulojn de ili kaj la de ili kontaktataj amasoj, fari proponon kaj kritikon pri la laboro de la ŝtataj organoj kaj ŝtataj oficistoj, helpi la ŝtatajn organojn en reformado de strukturo kaj plibonigo de la laboro, kontraukorupta konstruado kaj levo de la labor-efiko kontrau burokratismo.


Reguligi kaj trakti la diversflankajn rilatojn en la unuecfronto kaj gravajn aferojn pri interna kunlaboro de ĈPPIK.


Diskonigi progresajn ideojn per diversaj kanaloj.


Persisti en la principo de la scienca disvolviĝo kaj kultura prospero, intime kontakti koncernajn organizojn, enketi kaj esplori pri problemoj politikaj, justicaj, ekonomiaj, edukaj, scienc-teknikaj, kulturaj, artaj, medicinaj, higienaj kaj sportaj.


Akceli la sociajn fortojn kaj helpi ilin en funkciigo de entreprenoj utilaj al la socialisma konstruado.


Organizi kaj helpi siajn membrojn en politika studo kaj interŝanĝo de akademiaj scioj por levi ilian kapablon servi al la patrio.


Diskonigi kaj praktiki la politikon pri la patria unuigo, aktive kontakti Taiwan-anojn kaj diversrondajn personojn por realigi la patrian unuiĝon.


Plifirmigi la kontakton kaj unuiĝon kun la loĝantoj de Hongkongo kaj Makao, kuraĝigi ilin kontribui al la prospero kaj stabileco de siaj lokoj kaj al unuiĝo de la patrio.


Diskonigi kaj helpi la registaron en praktikado de la politiko pri intelektuloj por ke ili bone ludu sian rolon en la socialisma konstruado.


Diskonigi kaj helpi la registaron en praktikado de la nacia politiko de la ŝtato, prezenti la opiniojn kaj postulojn de la nacimalplimultoj kaj fari kontribuojn al ekonomia kaj kultura disvolviĝo de la nacimalplimultaj lokoj, defendi leĝajn rajtojn kaj interesojn de la nacimalplimultoj, plibonigi kaj disvolvi la socialismajn naciajn rilatojn kaj akceli unuiĝon de diversaj nacioj kaj la patrian unuiĝon.


Diskonigi kaj helpi la registaron en praktikado de la religia politiko de la ŝtato kaj unuigi la patriotajn religiulojn por fari kontribuojn al la konstruado kaj unuiĝo de Ĉinio.


Diskonigi kaj helpi la registaron en praktikado de la ŝtata politiko de elmigrintoj, plifirmigi kontakton kaj solidarecon kun eksterlandaj elmigrintoj kaj kuraĝigi ilin en kontribuado al la konstruado kaj unuigo de la patrio.


Diskonigi kaj helpi la registaron en plenumo de la diplomatia politiko de la ŝtato kaj lau konkretaj kondiĉoj fari popolan diplomatian aktivadon kaj pliigi la amikecan kontakton kaj kunlaboron kun alilandaj popoloj.


Lau la trajtoj de la unuecfronto fari kolektadon, esploradon kaj eldonadon de materialoj de la proksima historio kaj moderna historio de Ĉinio.


La Tutlanda Komitato de ĈPPIK tenas striktajn rilatojn kun la lokaj komitatoj de ĈPPIK, interŝanĝas spertojn kaj esploras la komunajn problemojn kune kun ili.
































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazila sambo en Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat