Antaŭvespere de la naskiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) en 1949 la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), demokratiaj partioj, senpartiaj demokratiaj personoj, diversaj popolaj grupoj kaj diversrondaj personoj kune decidis fondi la Ĉinan Popolan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon (ĈPPIK). En 1948 KPĈ proponis okazigi novan politikan interkonsiliĝan konferencon por pligrandigi kaj firmigi la popolan demokratian unuecfronton kaj junie de la sekvanta jaro la nova prepara politika konferenco okazis en Pekino kaj la 17-an de septembro de tiu jaro, ĝia dua sesio decidis ŝanĝi sian nomon en la Ĉinan Popolan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon.
Karakteroj de ĈPPIK
La statuto de ĈPPIK tekstas: "La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas patriota unuecfronta organizo de la ĉina popolo kaj grava organo gvidata de KPĈ por plurpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo."
ĈPPIK ne estas ŝtata institucio nek ordinara socia grupo.
La Tutlanda Komitato de ĈPPIK konsistas el reprezentantoj de KPĈ, diversaj demokratiaj partioj, senpartiaj demokratiaj personoj, popolaj grupoj, nacimalplimultoj kaj diversaj sociaj rondoj, Taiwan-anoj, Hongkong-anoj kaj Maka-anoj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj specialaj invititoj. La konsisto de la lokaj komitatoj de ĈPPIK estas decidita lau la lokaj kondichoj reference de la tutlanda komitato.
Ĉefa funkcio
La ĉefa funkcio de ĈPPIK estas politika interkonsiliĝo kaj demokratia kontrolo. ĝi organizas la membrojn de ĈPPIK en partopreno de la regado kaj diskuto pri ĝi.
Tio signifas, ke ĈPPIK faras interkonsiliĝon pri gravaj problemoj politikaj, ekonomiaj, kulturaj kaj sociaj de la ŝtato kaj diversaj lokoj antau ilia decido au en ilia praktikado. La tutlanda komitato kaj lokaj komitatoj de ĈPPIK povas okazigi kunvenon partoprenatan de gvidantoj de diversaj partioj kaj grupoj kaj diversrondaj personoj, lau propono de la Komunista Partio de Ĉinio au konstantaj komitatoj de la popola kongreso, popola registaro, demokratiaj partioj kaj popolaj grupoj. Ili povas ankau proponi al la supre menciitaj organoj diskuti pri gravaj problemoj.
La demokratia kontrolado signifas, ke ĈPPIK povas fari kontrolon pere de sugesto kaj kritiko pri praktikado de la konstitucio, leĝoj kaj reguloj de la ŝtato, plenumo de siaj funkcioj, observo de la leĝoj kaj disciplino, praktikado de gravaj principoj kaj politikoj fare de la Centra Komitato de KPĈ kaj ŝtataj organoj. La ĉefaj formoj de la demokratia kontrolado estas, ke la plena sesio au konstanta komitato de ĈPPIK faras decidon, la konstanta komitato au ĝia prezidantaro faras proponon al la Centra Komitato de KPĈ, la konstanta komitato de la popola kongreso kaj la ŝtata Konsilantaro, la specialaj komisionoj faras proponon kaj koncernajn raportojn, membroj de ĈPPIK faras inspektadon, proponon kaj kritikon, partopreni enketon kaj inspekton organizitajn de la Centra Komitato de KPĈ kaj la ŝtata Konsilantaro.
Partopreni la regadon kaj diskuti pri ĝi estas disvolviĝo kaj etendiĝo de la politika interkonsiliĝo kaj demokratia kontrolado. Observante tiun principon, oni devas fari enketon kaj esploron pri la problemoj multe atentataj de la popolo kaj alte taksataj de la registaraj departementoj, aktive fari proponon al la partiaj kaj registaraj instancoj kaj per diversaj metodoj elvolvi la aktivecon de la membroj de ĈPPIK por fari kontribuojn al la reformado, pordmalfermo kaj socialisma moderniga konstruado.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat