Ekde la unua sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) la sistemo de popola politiko de Ĉinio malfermis sian novan paĝon.
Fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, elekto de la Centra Popola Registaro, determino de nacia flago kaj nacia himno de Ĉinio estis deciditaj en la unua plena sesio de ĈPPIK, tio estas historia kontribuo de ĈPPIK. De tiam la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kiel organizo de vasta patriota unuecfronto kaj grava organiza formo de plurpartia kunlaboro, politika interkonsiliĝo kaj demokratia kontrolo gvidataj de KPĈ, ludas gravan rolon en la politika kaj socia vivo de chinoj kaj en la socialisma konstruado kaj defendo de unueco kaj solidareco de Ĉinio.
De multaj jaroj, pere de sia plena sesio en chiu jaro kaj kunveno de konstanta komitato en chiu trimestro, prezidanta kunveno kaj kunveno de konstanta komitato kun speciala temo, la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco faras proponojn pri registara raporto, projekto pri ekonomia kaj socia disvolviĝo, aranĝo de personaraj aferoj kaj popola vivo. Samtempe ĝi prezentas opiniojn au kritikojn pri la plenumo de leĝo, praktikado de gravaj decidoj de la partio, registaro kaj la Popola Kongreso de diversaj niveloj, kaj konduto de ŝtatoficistoj, observado de leĝo kaj disciplino kaj honesta administrado.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat