La Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) havas Konstantan Komitaton por plenumi kongresajn aferojn. La Konstanta Komitato estas organizo, kiu daure plenumas funkciojn de ĈPPIK en postkonferencaj tagoj.
Konsisto de la Konstanta Komitato
La Konstanta Komitato de ĈPPIK konsistas el prezidanto, vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj membroj. Tiuj personoj kandidatigitaj de diversaj partioj, grupoj, nacioj kaj aliaj personoj de diversaj kampoj estas elektitaj en plena sesio de la Tutlanda Komitato.
Devoj kaj rajtoj de la Konstanta Komitato
1. Klarigi la statuton de ĈPPIK kaj kontroli ĝian praktikiĝon;
2. Prezidi la plenan sesion de ĈPPIK. La unua plena sesio estas prezidata de la konferenca prezidantaro;
3. Organizi por realigi la taskojn difinitajn de la statuto de ĈPPIK;
4. Plenumi la decidon de la plena sesio de la Tutlanda Komitato;
5. En postkonferencaj tagoj ekzameni kaj aprobi gravajn konsilojn prezentitajn al la Tutlanda Popola Kongreso kaj la ŝtata Konsilantaro;
6. Lau propono de la ĝenerala sekretario nomumi kaj eksigi asistan ĝeneralan sekretarion de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK;
7. Decidi laboran organon de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj nomumi kaj eksigi ĝiajn gvidantojn.
Gvidantoj de la Konstanta Komitato
Prezidanto de la Konstanta Komitato de ĈPPIK, helpate de vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario, respondecas pri la laboro de la Konstanta Komitato.
Prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario formas prezidantan kunvenon por trakti chiutagan laboron de la Konstanta Komitato.
La Tutlanda Komitato de ĈPPIK havas kelkajn asistajn ĝeneralajn sekretariojn por helpi la ĝeneralan sekretarion kaj starigas oficejon gividatan de la ĝenerala sekretario.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat