Propono de membroj de ĈPPIK kaj sugesto de ĈPPIK

BY:February 27, 2025

Povoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) efektiviĝas per proponoj kaj sugestoj.


Propono de membroj de ĈPPIK


Membroj de ĈPPIK pere de sia konferenco prezentas proponojn kaj opiniojn pri la ŝtata politiko, socia vivo k.s al la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la popola registaro.


Prezento de proponoj ne limigita en tempo, enhavo kaj nombro de membroj havas 4 formojn: membroj de ĈPPIK prezentas proponon private au kolektive; dum sesioj membroj de ĈPPIK faras proponon en la nomo de grupo; partioj kaj popolaj organizoj aliĝintaj al ĈPPIK en sia nomo faras proponon; specialaj komisionoj de ĈPPIK prezentas proponon en sia nomo. ĈPPIK havas specialan organon por trakti la proponojn. Lau ĝia regulo chiu propono ricevas respondon.


Sugesto de ĈPPIK


Sugesto estas prezentita en la nomo de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco al la Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato au la registaro. Sugesto devas esti ekzamenita kaj aprobita de plena sesio au kunveno de konstanta komitato au prezidantoj.


Diferenco inter propono de membroj de ĈPPIK kaj tiu de reprezentantoj de TPK


Troviĝas diferenco inter propono de membroj de ĈPPIK kaj tiu de reprezentantoj de TPK. TPK estas organo de potenco, kaj la proponoj de reprezentantoj validiĝas, tuj post kiam ili estas aprobitaj. ĈPPIK estas organizo de unuecfronto, kaj proponoj de ĝiaj membroj estas formo de popola kontrolo. La proponoj de reprezentantoj de TPK ĝenerale estas prezentataj en la kongresaj tagoj, sed la proponoj de membroj de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco povas esti prezentataj en tagoj sesiaj au postsesiaj.




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazila sambo en Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat