"Longa kunekzisto kaj reciproka kontrolo" kaj "honesta traktado unu al alia kaj kuna divido de gloro kaj malgloro" estas fundamenta principo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en traktado kun demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj.
"Longa kunekzisto" signifas, ke KPĈ longe ekzistas kune kun la demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj, sindediĉantaj al unuiĝo kun la popolo en la socialisma afero kaj konfidataj de la popolo, kaj kune luktas kun ili. "Reciproka kontrolo" signifas, ke KPĈ kaj diversaj demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj faras kritikon kaj helpon unu al alia en la kampo permesata de la leĝoj. "Honesta traktado unu al alia kaj kuna divido de gloro kaj malgloro" signifas, ke KPĈ kaj la demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj traktas unu la alian honeste kaj rigardas la ŝtatan prosperon kiel gloron kaj ĝian dekadencon kiel malgloron kaj unuanime luktas por la afero de nia granda nacio.
Tio estas nepre observenda principo por teni kaj kompletigi la plurpartian kunlaboron kaj principon de politika interkonsiliĝo gvidatajn de la Komunista Partio de Ĉinio.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat