Laŭ konstitucio kaj aliaj leĝoj de Ĉinio la Tutlanda Popola Kongreso rajtas elekti, nomumi kaj eksigi la membrojn kaj gvidantojn de la superaj ŝtataj institucioj. ĝi rajtas elekti membrojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso; prezidanton kaj vicprezidantojn de la ŝtato; decidi la ĉefministron de la ŝtata Konsilantaro lau propono de la ŝtata prezidanto; vicĉefministrojn, membrojn de la ŝtata Konsilantaro, ministrojn, prezidantojn de ĉiuj komisionoj sub la ŝtata Konsilantaro, ĉefan kontokontroliston, ĝeneralan sekretarion lau propono de la ĉefministro; elekti prezidanton de la Centra Milita Komisiono kaj decidi ĝiajn aliajn membrojn lau propono de ĝia prezidanto; elekti prezidantojn de la superaj popolaj juĝejo kaj prokurorejo kaj decidi prezidanton, vicprezidantojn kaj membrojn de ĉiuj specialaj komisionoj lau propono de la prezidantaro de la kongreso kaj eksigi la supre menciitajn personojn.
Post fermo de la Tutlanda Popola Kongreso ĝia Konstanta Komitato rajtas decidi ministrojn kaj prezidantojn de ĉiuj komisionoj, ĉefan kontokontroliston kaj ĝeneralan sekretarion de la ŝtata Konsilantaro lau propono de la ĉefministro de la ŝtata Konsilantaro. Post fermo de la popola kongreso ĝi rajtas decidi aliajn membrojn de la Centra Milita Komisiono lau propono de ĝia prezidanto, nomumi kaj eksigi la vicprezidantojn kaj juĝistojn, membrojn de la juĝkomitato de la supera popola juĝejo kaj prezidanton de la milita juĝejo lau propono de ĝia prezidanto; nomumi kaj eksigi vicprezidantojn, prokurorojn kaj aliajn membrojn de la supera popola prokurorejo kaj prezidanton de la milita prokurorejo lau propono de la prezidanto de la supera popola prokurorejo, aprobi nomumon kaj eksigon de la prezidantoj de la prokurorejoj de diversaj provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj; nomumi kaj eksigi la plenrajtigitojn de ĉinio en aliaj landoj; aldone nomumi vicprezidantojn kaj membrojn de specialaj komisionoj de la Tutlanda Popola Kongreso; nomumi kaj eksigi asistan ĝeneralan sekretarion de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, prezidanton kaj vicprezidantojn kaj membrojn de laborkomisionoj de la Konstanta Komitato de la kongreso lau propono de ĝia prezidanto.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat