Rilatoj inter la popolo kaj popola kongreso

BY:February 26, 2025

La popolo posedas la ŝtatan potencon per certa organiza formo. En Ĉinio tiu organiza formo estas la popola kongreso elektita de la popolo. ĝi praktikas la ŝtatan potencon en la nomo de la popolo. La Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko difinas, ke ĉiuj rajtoj de la ŝtato apartenas al la popolo. La organo, per kiu la popolo praktikas la ŝtatan potencon, estas la tutlanda popola kongreso kaj lokaj popolaj kongresoj de diversaj niveloj.


Por garantii ke la popola kongreso reprezentu la popolajn interesojn kaj decidu aferojn lau la popola volo, la konstitucio kaj aliaj leĝoj difinas, ke la popolaj kongresoj de ĉiuj niveloj respondecas por la popolo kaj submetiĝas al ĝia kontrolo, la reprezentantoj estas kontrolataj de la elektantoj kaj elektaj unuoj, kiuj havas rajton eksigi ilin.


Por ke la laboroj de la popolaj kongresoj de diversaj niveloj ĉiam reprezentu la popolajn interesojn kaj enkorpigu la popolan volon, ili ĉiam tenas intimajn rilatojn kun la popolo per diversaj manieroj. En multaj lokoj la konstantaj plenumaj organoj de la popolaj kongresoj praktikas sistemon, lau kiu la reprezentantoj vizitas kaj akceptas la elektantojn en la difinita tempo kaj prezidanto de la konstanta komitato de la popola kongreso akceptas popolanojn kaj reprezentantoj faras inspektadon kun speciala atestilo. La tutlanda popola kongreso kaj ĝia konstanta komitato, la lokaj popolaj kongresoj, havantaj leĝdonan rajton, kaj iliaj konstantaj komitatoj praktikas amasan linion en decido de leĝoj kaj leĝa proceduro kaj kolektas la opiniojn de diversaj flankoj per malsamaj manieroj, publikigas iujn leĝojn kaj projektojn de leĝoj por sondi la opiniojn. En la popola kongreso kaj iliaj konstantaj komitatoj de diversaj niveloj la reprezentantoj kaj membroj de la konstantaj komitatoj libere diras siajn opiniojn kaj faras diskuton, tiel ke ili montras la opiniojn de diversaj flankoj. Dank' al tio la leĝoj, reguloj kaj decidoj, faritaj de la popolaj kongresoj kaj iliaj konstantaj komitatoj montras la popolajn interesojn kaj garantias la mastrecon de la popolo. La popolaj kongresoj kaj iliaj konstantaj komitatoj de diversaj niveloj en la praktiko kreas plurajn formojn por kontroli la administrantojn en ilia leĝa administrado, juĝado kaj justico de la prokuroraj instancoj, iom post iom plibonigas sian laboron kaj tutkore servas al la popolo.


Por esti kontrolataj de la elektantoj de la antauaj elektaj distriktoj, unuoj kaj popolamaso, la popolaj kongresoj kaj iliaj konstantaj komitatoj raportas sian laboron pere de amaskomunikiloj kaj multaj lokaj popolaj kongresoj fondas kaj praktikas la sistemon, lau kiu la reprezentantoj raportas plenumon de sia ofico al la originaj unuoj kaj elektantoj.


Unuvorte, la popolo decidas kaj kontrolas la popolajn kongresojn kaj la popolaj kongresoj reprezentas ĝin en plenumo de la ŝtata potenco, respondecas por ĝi kaj estas kontrolata de ĝi.




































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Alibaba anoncis grandan investon en AI kaj nubkomputado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat