Rilatoj inter la Tutlanda Popola Kongreso kaj aliaj ŝtataj organoj

BY:February 26, 2025

La Tutlanda Popola Kongreso (TPK) estas la plej alta organo de potenco. La ŝtata Konsilantaro, kiel la plej alta administra organo, kaj la plej altaj popolaj juĝejo kaj prokurorejo devas esti elektitaj de TPK kaj raporti sian laboron al TPK ĉiujare. La rilatoj inter TPK kaj aliaj ŝtataj organoj estas tiuj inter decido kaj plenumo kaj inter kontrolo kaj kontroliĝo.


TPK praktikas la plej fundamentajn kaj gravajn ŝtatajn funkciojn kaj povojn. ĝi havas la plej altajn povojn revizii konstitucion kaj kontroli ĝian praktikadon, ellabori kaj revizii fundamentajn leĝojn de la ŝtato, elekti, nomumi kaj eksigi membrojn de la Konstanta Komitato de TPK, prezidanton kaj vicprezidantojn de la ŝtato, membrojn de la ŝtata Konsilantaro, membrojn de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ kaj estrojn de la plej altaj popolaj juĝejo kaj prokurorejo, decidi projektojn de ŝtata budĝeto, nacia ekonomio kaj socia progreso, organizan sistemon de provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj, starigi specialajn administrajn distriktojn, trakti problemojn pri paco kaj milito, kontroli la laborojn de la ŝtata Konsilantaro, la Milita Komisiono, la plej altaj popolaj juĝejo kaj prokurorejo k.t.p.


Lau decido de TPK kaj ĝia Konstanta Komitato la prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko povas publikigi leĝojn, nomumi kaj eksigi ĉefministron, vicĉefministrojn, ŝtatajn konsilantojn, ministrojn, prezidantojn, ĉefkontokontrolistojn kaj ĝeneralajn sekretariojn de diversaj ministerioj kaj komisionoj, doni ŝtatajn ordenojn kaj honorajn titolojn, anonci amnestion, proklami militan leĝon, publikigi ordonon pri milita mobilizo kaj anonci militan staton. Kiel reprezentanto de la Ĉina Popola Respubliko, la prezidanto akceptas senditojn el aliaj landoj kaj lau decido de la Konstanta Komitato de TPK sendas kaj revokas plenrajtigitojn el eksterlando, ratifikas kaj nuligas traktatojn kaj gravajn interkonsentojn subskribitajn kun aliaj landoj.


La ŝtata Konsilantaro de la Ĉina Popola Respubliko, t.e. la Centra Popola Registaro de Ĉinio, estas la plej alta administra organo de ŝtata potenco. La ŝtata Konsilantaro konsistas el ĉefministro, vicĉefministroj, ŝtataj konsilantoj, ministroj, prezidantoj, ĉefkontokontrolistoj kaj ĝeneralaj sekretarioj de diversaj ministerioj kaj komisionoj. La ŝtata Konsilantaro raportas sian laboron al TPK kaj en postsesiaj tagoj al ĝia Konstanta Komitato.


La Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko konsistas el prezidanto, vicprezidantoj kaj membroj kaj gvidas la tutlandan armitan forton.


La plej altaj popolaj juĝejo kaj prokurorejo de la Ĉina Popola Respubliko estas la plej altaj tiurilataj organoj de Ĉinio. Ili raportas sian laboron al TPK kaj ĝia Konstanta Komitato.


La oficperiodo de la prezidanto kaj vicprezidantoj de la ŝtato, ĉefministro, vicĉefministroj, ŝtataj konsilantoj, prezidanto kaj vicprezidantoj de la Milita Komisiono, estroj de la plej altaj popolaj juĝejo kaj prokurorejo estas tiom longa kiom tiu de TPK. Ilia povas servi maksimume por 2 oficperiodoj.






































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Alibaba anoncis grandan investon en AI kaj nubkomputado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat