Propono de la Tutlanda Popola Kongreso

BY:February 26, 2025

La proponoj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) estas unuaaĵoj prezentitaj de reprezentantoj de TPK kaj rilataj departementoj al TPK.


Lau la "Organiza Leĝo de la Tutlanda Popola Kongreso" kaj "Diskuta Regulo de TPK" la prezidantaro, konstanta komitato kaj specialaj komisionoj de TPK, la ŝtata Konsilantaro, Milita Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de ĉinio, la plej altaj juĝejo kaj prokurorejo, delegacio au pli ol 30 reprezentantoj en opo povas prezenti proponojn, poste la prezidantaro kaj pli poste rilataj specialaj komisionoj elektas taugajn proponojn kaj decidas, ĉu meti ilin au ne en la tagordon por diskuto.


La procedo por ekzameni la proponon estas, ke unue la proponanto prezentas klarigon por propono kaj en plena sesio kaj grupa kunveno la reprezentantoj diskutas pri la propono; poste la prezidantaro donas la proponon al speciala komisiono por ekzameno kaj raporto, post la ekzameno kaj decido de la prezidantaro la reprezentantoj voĉdonas pri la propono per baloto, manlevo au aliaj manieroj. Post voĉdonado la propono devas esti aprobita de duono de la reprezentantoj. La prezidanto de la kongreso publikigas la rezulton. La revizio de la konstitucio bezonas proponon de la konstanta komitato au 1/5 de la reprezentantoj per baloto, fine ĝi devas esti aprobita de pli ol 2/3 de la reprezentantoj.


La rilataj departementoj devas sendi respondeculojn por kolekti opiniojn kaj respondi demandojn, kiam la delegacioj ekzamenas proponojn au rilatajn raportojn. Dum la kongreso delegacio au pli ol 30 reprezentantoj en opo povas prezenti demandon al la ŝtata Konsilantaro, ministerioj, komisionoj, plej altaj juĝejo kaj prokurorejo. La prezidantaro de TPK, 3 delegacioj au pli ol 1/10 de la reprezentantoj en opo povas proponi starigon de enketa komisiono por specialaj problemoj, kies sankcio estas decidita de la kongreso lau la propono de la prezidantaro.





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Alibaba anoncis grandan investon en AI kaj nubkomputado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat