Rilatoj inter la Tutlanda Popola Kongreso kaj lokaj popolaj kongresoj

BY:February 26, 2025

En Ĉinio popolajn kongresojn starigas provincoj, municipoj, autonomaj regionoj, subprovincoj kaj gubernioj, vilaĝoj kaj urbetoj. La loka popola kongreso estas la plej alta ŝtata organo de potenco en la lokoj. La popolaj kongresoj de gubernia kaj pli alta nivelo starigas konstantan komitaton. Ilia servoperiodo dauras 5 jarojn, sed en vilaĝo kaj urbeto 3 jarojn.


La lokaj popolaj kongresoj plenumas siajn povojn lau la konstitucio kaj leĝoj. La provincaj, autonom-regionaj, municipaj popolaj kongresoj povas ellabori kaj publikigi lokajn regulojn lau la principoj de la konstitucio kaj leĝoj kaj lau siaj kondiĉoj, kiuj devas metiĝi en dosierojn de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la ŝtata Konsilantaro. La popolaj kongresoj de la provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj kaj iliaj konstantaj komitatoj povas sankcii leĝojn ellaboritajn de subaj urboj, ankau kiuj devas esti metitaj en dosierojn en TPK kaj la ŝtata Konsilantaro. TPK havas la rajton nuligi lokajn leĝojn, neidentajn al la konstitucio, leĝoj au administraj reguloj de la ŝtato. La reguloj difinitaj de la popolaj kongresoj de la autonomaj regionoj, subprovincoj kaj gubernioj validiĝos post sankcio de la superaj popolaj kongresoj kaj devas esti metitaj en iliajn dosierojn. La kunvenon de la Konstanta Komitato de TPK povas ĉeesti ankau prezidanto au vicprezidanto de la konstanta komitato de provincaj, autonom-regionaj kaj municipaj popolaj kongresoj kaj prezenti siajn opiniojn. La Konstanta Komitato de TPK respondecas por elekti reprezentantojn de TPK kaj respondas demandojn pri leĝo elmetitajn de la lokaj popolaj kongresoj en ilia elektado.





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Alibaba anoncis grandan investon en AI kaj nubkomputado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat