Laŭ la difinoj de la konstitucio kaj la "Organiza Leĝo de la Tutlanda Popola Kongreso", la povoj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso inkluzivas leĝofaron, eksplikon de la konstitucio kaj leĝoj, superrigardon al la praktikado de la konstitucio, superrigardon al la laboroj de aliaj ŝtataj organoj, nomumon kaj eksigon de laborantoj de aliaj ŝtataj institucioj kaj decidon pri gravaj problemoj en la ŝtata vivo.
Lau la difino de la konstitucio de ĉinio la leĝofara povo de la Tutlanda Popola Kongreso de ĉinio enkorpiĝas en la jenaj flankoj:
1. Amendi la konstitucion. En ĉinio amendo de la konstitucio bezonas proponon de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso au de kvinono de la kongresanoj kaj aprobon de pli ol du trionoj de la kongresanoj en la kongreso;
2. Ellabori kaj amendi kriminalajn kaj civilajn leĝojn;
3. Ellabori kaj amendi diversajn organizajn leĝojn por la ŝtataj institucioj;
4. Ellabori kaj amendi aliajn bazajn leĝojn, ekzemple tiujn de elektado, ŝtataneco kaj edzeco.
La leĝofara povo dividiĝas jene:
Ellabori kaj amendi la ceterajn leĝojn krom tiuj, kies ellaboradon devas plenumi la Tutlanda Popola Kongreso; Kiam la Tutlanda Popola Kongreso ne estas en plena sesio, fari partan amendon kaj kompletigon al la bazaj leĝoj ellaboritaj de ĝi, sed tio ne povas kontraustari al la bazaj principoj de la koncernataj leĝoj; ekspliki la konstitucion kaj leĝojn; senvalidigi administrajn difinojn, rezoluciojn kaj dekretojn faritajn de la ŝtata Konsilantaro malkonformajn al la konstitucio kaj leĝo; senvalidigi lokajn difinojn kaj rezoluciojn faritajn de ŝtataj institucioj de la provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj malkonformajn al la konstitucio, leĝoj kaj administraj difinoj.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat