de WA NA
La 13-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de ĉinio, okazinta oktobre de 1987, decidis, ke la strategio por la ekonomia konstruado de ĉinio efektiviĝu en tri periodoj. En la unu periodo la totala nacia produktovaloro duobliĝos kiom tiu de 1980 kaj oni solvos la problemojn pri manĝaĵoj kaj vestoj de la popolo. Tiu tasko estas jam fundamente plenumita. En la dua periodo la nacia produktovaloro duobliĝos plue en la fino de la 20-a jarcento kaj la popolo bonhaviĝos. En la tria periodo en la mezo de la 21-a jarcento la pokapa nacia produktovaloro atingos la nivelon de mez-evoluintaj landoj kaj la popolo vivos kompare riĉan vivon kaj fundamente realiĝos modernigo.
Lau la plano ĉinio funndamente realigos modernigon en 2050.
Por efektivigi sian moderniĝon en la difinita tempo ĉinio devas plenumi 7 postulojn.
Atingi la nivelon de mez-evoluintaj landoj
La tiel nomata nivelo de mez-evoluintaj landoj havas 8 normojn, t.e. la normoj pri disvolviĝo de loĝantaro, ekonomio kaj socio kaj kvalito de la popola vivo, edukado, kreiveco, informadiko kaj ekologio. ĉiuj tiuj normoj estas averaĝaj por la evoluintaj landoj. Kun daura disvolviĝo de la monda ekonomio ili ŝanĝiĝos, tial la nivelo de mez-evoluintaj landoj estas nedifinita.
7 fundamentaj postuloj
Por atingi la nivelon de mez-evoluintaj landoj ĉinio devas plenumi jenajn 7 postulojn. Unue, ĝia sinteza povo evidente leviĝos en malsamaj periodoj; due, la faktoroj malfavoraj por la nacia disvolviĝo, kiaj loĝantaro, greno, energioj, riĉfontoj, ekologio, medio kaj socia egaleco, estos efike venkitaj; trie, la ŝtata administrado estos bone farata sub novaj politikoj; kvare, evidente leviĝos la totala povo de la ŝtato; kvine, la kvalito de la popola vivo komplete pliboniĝos en la nova periodo; sese, multe progresos la moralo de la tuta popolo kaj socia ordo; sepe, ĉinio fariĝos bona modelo de ŝtata administrado internacie agnoskita.
Alfrontataj problemoj
Fronte novajn defiojn de la monda disvolviĝo en la 21-a jc, ĉinio devas solvi serion da gravaj problemoj, kiaj defio de la ekonomia tutmondiĝo, pliigo de la povo levi la ekonomian efikon kaj kolekti riĉaĵojn, plenumo de raciaj postuloj de la tuta nacio pri senĉesa leviĝo de la kvalito de vivo, kreo de paca kaj stabila ekonomia medio, socia medio kaj ekologia medio, ŝanĝo de la grandnombra loĝantaro en grandegajn homajn riĉfontojn, kaj serĉo de vojo por daura disvolviĝo en la kondiĉoj, ke la riĉfontoj estas malabundaj kaj ekologia medio malfavora.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat