Organiza formo, servoperiodo kaj tasko de TPK

BY:February 26, 2025

La organiza formo de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) havas preparan, prezidantaran, ĝeneralan, grupan kaj sekretan kunvenojn. Lau la organiza leĝo kaj diskuta regulo la prepara kunveno estas prezidata de la Konstanta Komitato de TPK. La prepara kunveno de la unua sesio de TPK estas prezidata de la lasta konstanta komitato, kaj ĝia tasko estas elekti prezidantaron kaj ĝeneralan sekretarion kaj decidi la regulojn kaj tagordon de la sesio. La ĝenerala kunveno estas prezidata lauvice de plenumaj prezidantoj de TPK.


Lau la konstitucio TPK okazigas sesion en la unua trimestro ĉiujare, kunvokitan de ĝia Konstanta Komitato. Tio estas bona tempo por ekzameni kaj sankcii la ŝtatan buĝeton de la kuranta jaro kaj plenumon de la buĝeto de la pasinta jaro.


La tasko de la ĝenerala kunveno estas auskulti kaj ekzameni labor-raportojn de la Konstanta Komitato de TPK, la ŝtata Konsilantaro, la Plej Altaj Popolaj Juĝejo kaj Prokurorejo; fari ekzamenadon kaj voĉdonon pri ĉiuj proponoj ricevitaj de la kongreso; lauleĝe elekti, decidi kaj eksigi membrojn de la ŝtataj organoj; kaj decidi aliajn gravajn ŝtatajn aferojn.

































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Alibaba anoncis grandan investon en AI kaj nubkomputado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat