La kontrolo de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj ĝia Konstanta Komitato estas farata lau certa kontrola sistemo kaj procedo:
1. Sistemo de auskulto kaj ekzamenado de laborraportoj. Auskulto kaj ekzamenado de laborraportoj de la registaro, juĝejo kaj prokurorejo estas fundamenta formo, por ke la ŝtata organo de potenco ĉiuflanke kontrolu iliajn laborojn. Ankau rilataj leĝoj reguligis kaj sistemigis konkretajn sistemojn.
2. Sistemo de ekzamenado kaj sankcio de projektoj kaj buĝeto. Ekzameni kaj aprobi raportojn pri praktikado de plano de nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj pri praktikado de ŝtata buĝeto estas grava enhavo de kontrolo de TPK al la laboro de la registaro. Tuj post kiam la plano kaj buĝeto estas sankciita de TPK, la registaro devas praktiki ilin.
3. Sistemo de ekzamenado de reguligaj dokumentoj. Lau la konstitucio kaj leĝoj la Konstanta Komitato de TPK havas rajton senvalidigi la regulojn, decidojn kaj ordonojn faritajn de la ŝtata Konsilantaro, nekonformajn al la konstitucio kaj leĝoj, kaj ankau tiajn regulojn kaj rezoluciojn faritajn de registaroj de provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj; la popolaj kongresoj de gubernia kaj pli altaj niveloj havas rajton senvalidigi netaugajn rezoluciojn, decidojn kaj ordonojn faritajn de gubernia registaro au tiujn faritajn de ilia konstanta komitato de gubernia registaro; ankau la popolaj kongresoj de subgubernioj kaj urbetoj povas senvalidigi netaugajn decidojn kaj ordonojn de ties registaroj.
4. Sistemo de kontrolo de praktikado de leĝoj. La objekto de kontrolo de plenumo de leĝoj estas leĝplenumaj organoj. Ili superrigardas leĝajn problemojn en laboroj de la registaro, juĝejo kaj prokurorejo, kaj auskulto kaj ekzamenado de raportoj pri plenumo de leĝoj jam enlistiĝis en tagordon de la Konstanta Komitato de TPK. Lau la raportoj pri plenumo de leĝoj kaj la ekzamenaj opinioj de la konstanta komitato la leĝplenuma departemento devas plibonigi sian laboron en difinita tempo kaj informas la Konstantan Komitaton de TPK pri labor-plibonigaj rimedoj kaj rezulto de praktikado.
5. Sistemo de akcepto de apelacio, akuzo kaj denunco. Lau la konstitucio la civitanoj povas fari apelacion, akuzon kaj denuncon al rilataj ŝtataj organoj pro la kontrauleĝaj agoj kaj laborfuŝoj de ŝtataj institucioj au oficistoj. La konstantaj komitatoj de guberniaj popolaj kongresoj kaj tiuj de pli altaj niveloj rajtas trakti apelacion kaj akuzon kontrau ŝtataj organoj au oficistoj.
6. Sistemo de demandado. Dum la ekzamenado de proponoj de TPK la reprezentantoj povas prezenti demandojn al rilataj ŝtataj organoj, kiuj devas sendi fakajn personojn fari klarigon en lokaj grupoj. Dum la sesio de TPK delegacio au pli ol 30 reprezentantoj en opo povas prezenti demandojn al rilataj ministerioj kaj komisionoj de la ŝtata Konsilantaro de ĉinio. La prezidantaro de TPK transdonas la demandojn al rilataj organoj por respondi au postulas, ke gvidantoj de rilataj organoj respondu en prezidantara kunveno au kunvenoj de rilataj fakaj komisionoj. Kadre de la kunveno de la Konstanta Komitato de TPK pli ol 10 personoj rajtas ope peti la komitaton prezenti demandojn al la ŝtata Konsilantaro, ministerioj au komisionoj de la ŝtata Konsilantaro, au la Plej Altaj Popolaj Juĝejo kaj Prokurorejo. La kunveno de prezidantoj decidas, ke rilataj organoj au gvidantoj de rilataj organoj donu respondon en kunveno de la Konstanta Komitato de TPK au rilataj kunvenoj de fakaj komisionoj.
Krome estas ankau konkretaj kontrolaj sistemoj rilate enketojn pri specialaj problemoj, eksigon k.a.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat