Novjara parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping por 2026

BY:Xie RuifengDecember 31, 2025


Ĉe la sojlo de la novjaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por 2026. Li diris, ke Ĉinio daŭre malfermas sin al la mondo. En 2025 sukcese okazis la Pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Tianjin kaj la Tutmonda Kunveno de Gvidantoj pri Virinoj, kaj ekfunkciis la Liberkomerca Haveno de Hainan. Por pli bone trakti klimatan ŝanĝiĝon, Ĉinio anoncis pri novaj naci-deciditaj kontribuoj (INDC). Sekve de la "tri iniciatoj" (tutmonda disvolva iniciato, tutmonda sekureca iniciato kaj tutmonda civilizacia iniciato), mi proponis tutmondan administran iniciaton por antaŭenigi la konstruadon de pli justa kaj egaleca tutmond-administra sistemo. La mondo nun estas plena de tumulto, kaj iuj regionoj estas detruitaj de milito. Ĉinio ĉiam staras ĉe la ĝusta flanko de la historio kaj pretas kunlabori kun diversaj landoj por antaŭenpuŝi la mondajn pacon kaj disvolviĝon, kaj konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.












Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat