Dum multaj jaroj, kiam parolas pri pordmalfermo kaj integriĝo de Ĉinio, oni ofte mencias pri konataj nomoj kiel Shenzhen, Pudong de Ŝanhajo aŭ Hongkongo. Tamen, la decido de Ĉinio konstrui la Liberkomercan Havenon de Hainan -- ne sur malgranda areo, sed sur tuta insulo kun areo de 35 000 km² kaj pli ol 10 milionoj da loĝantoj -- markis gravan turnopunkton en la pensmaniero de Ĉinio pri pordmalfermo. Tio jam ne estas nur loka reformado, sed ankaŭ strategia provo kun nacia kaj tutmonda amplekso. En kunteksto de malrapidiĝanta tutmondiĝo, kreskanta geopolitika konkurenco kaj fragmentiĝo de provizoĉenoj, la antaŭenigo de la pordmalfermo de Hainan starigis gravan demandon: Kion Ĉinio decidis per ĉi tiu strategio? Ĉu temas nur pri klopodo altiri investojn, aŭ pri paŝo por repoziciigi la rolon de Ĉinio en la ŝanĝiĝanta monda ekonomio?

Hainan en la nova pordmalferma strategio de Ĉinio
Hainan ne estas konceptita "interna malferma regiono", sed kiel relative sendependa institucia loko, funkcianta laŭ la principoj de moderna liberkomerca haveno. Se Shenzhen ludas la rolon de simbolo de frua reform-periodo kaj Ŝanhajo reprezentiĝas kiel singarda eksperimenta etapo, Hainan estas poziciigita kiel la kulmino de altnivela pordmalfermo -- ne nur laŭ la grado de favoraj politikoj, sed ankaŭ laŭ la skalo kaj profundo de instituciaj reformadoj.
La kerno de ĉi tiu transformo kuŝas en la filozofio de "malfermo ĝis la maksimumo", konkretigita per "la unua linio estas malfermita, la dua linio estas administrata, ene de la insulo regas libereco". Tiu aranĝo kreas optimuman mekanismon, kiu estas samtempe maksimume libera kaj sekura por la enlanda ekonomio. Ĉe la "unua linio" -- la limo inter Hainan kaj la ekstera mondo -- baroj estas laŭeble forigitaj por instigi la liberan fluon de varoj, kapitalo kaj homoj. La plej klara ekzemplo estas la drasta vastigo de la "nul-tarifa" varlisto, de 1 900 ĝis 6 637 varoj, kovrante ĉirkaŭ 74% de la tuta tarif-aro. Kontraŭe, la "dua linio" -- la limo inter Hainan kaj la kontinento -- estas administrata inteligente kaj precize per modernaj doganaj sistemoj, por efike administri fluojn, protekti enlandan produktadon kaj preventi impostajn riskojn. Interne de la insulo, la principo de "libereco" permesas al produktaj faktoroj cirkuli laŭeble senbare, kreante idealan komercan medion, kiu minimumigas kostojn kaj stimulas novigon. Ĉi tiu kombino transformas Hainan en la plej viglan kaj plej grandskalan "institucian laboratorion" de Ĉinio en la nova epoko.
Repoziciigo de Ĉinio en la tutmondiĝo
En la kunteksto de kreskanta tendenco de "mal-tutmondiĝo" kaj defioj de "malkuplado de provizoĉenoj", la strategio de Hainan montras aŭdacan paŝon de Ĉinio: Pekino aktive strebas repoziciigi sian centran rolon en la tutmonda pejzaĝo per la kreado de nova "alloga centro". Hainan ne nur estas konceptata simple kiel malfermita ekonomia zono, sed ankaŭ kiel altnivela centro de transŝarĝo kaj valoraldono, kie tutmondaj fluoj de varoj, servoj kaj kapitalo ne retiriĝas, sed estas rekonektataj kaj profunde enradikigitaj en la ĉina merkato.
Entreprenoj funkciantaj en la instigitaj sektoroj profitas de entreprena enspez-imposto je 15%, signife pli malalta ol la ordinara imposto en la kontinenta regiono de Ĉinio kaj en multaj aliaj lokoj de la mondo. Tio estas klara signalo, ke Ĉinio ne nur celas altiri kapitalon, sed ankaŭ direkti ĝin al kampoj, kiuj servas longtempan disvolviĝon.
La regulo, laŭ kiu varoj prilaboritaj en Hainan povas eniri la kontinentan ĉinan merkaton sen importa imposto se la aldonita valoro superas 30%, tio estas vere rompa novigo, kiu transformas Hainan en ideala loko por regionaj provizoĉenoj. Tio rekte stimulas kunlaborajn modelojn kiel "kruda produktado en ASEAN -- rafinado en Hainan -- konsumado en la ĉina merkato". Tiu mekanismo instigas internaciajn entreprenojn ne nur transŝarĝi varojn, sed ankaŭ loki prilaborajn, pretigajn kaj altvalorajn servojn en Hainan, tiel ankrigante la provizoĉenojn en Ĉinio laŭ pli fleksebla maniero. Krome, la supra limo de 15% por persona enspeza imposto fariĝis potenca magneto por altiri tutmondajn talentulojn, konstruante kernan homan kapitalon por novigado. Sekve, Hainan fariĝas viva simbolo de la strategia transformo de Ĉinio: De "monda fabriko" al ŝlosila centro de konsumo, servo kaj loĝistiko.
Redifino de la koncepto de pordmalfermo
Se oni rigardas Hainan nur kiel ekonomian projekton, oni preteratentas eĉ pli gravan celon: Hainan ne nur malfermas merkaton, sed ankaŭ fariĝis loko, kie Ĉinio redifinas la koncepton de pordmalfermo mem. La kerno de ĉi tiu modelo kuŝas en fundamenta transiro de la principo de "pozitiva listo" al tiu de "negativa listo". Anstataŭ permesi nur kelkajn elektitajn sektorojn (pozitiva listo), Hainan adoptas la filozofion "kion la leĝo ne malpermesas, tio estas permesita": Ĉiuj sektoroj ne inkluzivitaj en la listo de malpermesoj aŭ limigoj aŭtomate estas malfermitaj kaj rajtas je preferoj. Tiu aliro kreas ekstreme flekseblan kaj amikan institucian spacon, permesante maksimuman liberan cirkuladon de produktaj faktoroj, dum la lando ankoraŭ tenas strategian administradon super kernaj sektoroj. Per tio, Hainan fariĝis viva "institucia laboratorio", sendante gravan mesaĝon: Ĉinio kapablas kaj efektive konstruas propran vojon al tutmonda integriĝo -- modelon de "administrata pordmalfermo", en kiu efika merkata ekonomio kaj la gvida rolo de la lando kunekzistas, celante stabilan kaj daŭripovan disvolviĝon.
Ekonomio antaŭiras, influo sekvas
La geografia pozicio de Hainan situas ĉe strategia kruciĝo, proksime al la ĉefaj maraj vojoj, kiuj ligas la Orientan Azion, la Sudorientan Azion kaj la Hindan Oceanon. Pro tio, la insulo ne estas nur simpla ekonomia centro en la sudo, sed ankaŭ fariĝis grava geostrategia punkto. Anstataŭ emfazi militan ĉeeston, Pekino elektas sisteman kaj sagacan aliron: Uzi ekonomian forton kaj konstrui influon nature per la allogo de ŝancoj kaj afableco de interŝanĝoj. Hainan ricevas la rajton efektivigi vastigitajn senvizajn politikojn, aktive disvolvas kampojn kiel internacian sanservon, kunlaboran edukadon kaj altnivelan turismon, kaj tiel formas bildon de malfermita kaj facile alirebla centro.
En la ĝenerala kadro de la iniciato "La Zono kaj Vojo", Hainan estas poziciigita kiel dinamika "mola konekta nodo", ludante la rolon de grava transŝarĝa stacio por dudirektaj fluoj. Unuflanke, ĝi funkcias kiel elirejo por ke altkvalitaj kapitalaj, varaj kaj servaj fluoj el Ĉinio efike disvastiĝu al la regiono ASOAL kaj eĉ pli for; aliflanke, ĝi estas enirejo por sorbi kaj integri tutmondajn rimedojn, teknologiojn kaj talentojn en la vastan enlandan merkaton.
Efikoj al aliaj landoj
La lanĉo de la Liberkomerca Haveno de Hainan ne estas nur izola ekonomia programo, la strategio aperigos vastajn ondojn, devigante landojn en la regiono repoziciigi sin en la tutmonda ekonomio. Precipe, la landoj de ASOAL rekte frontas kaj ondon de ŝancoj kaj kreskantajn konkurencajn defiojn.
Pozitive, Hainan rapide fariĝis nova, efika kaj promesplena "enirejo". Kun vasta senimposta politiko kovranta 74% de la varokatalogo, gravaj produktoj de ASOAL, kiel tropikaj agrikulturaj varoj, altkvalitaj nutraĵoj kaj konsumvaroj, atingas la ĉinan merkaton pli facile ol iam ajn antaŭe. Eĉ pli trarompa estas la regulo de "30% de valor-aldono", kiu stimulas la formadon de novaj industriaj kunlaboroj. Tio malfermas vojon por ĝisdatigi la valor-ĉenojn de multaj ASOAL-ekonomioj.
Tamen, la konkurenca premo estas same evidenta. Hainan, kun sia allogo de impostaj preferoj kaj sia pozicio kiel enirejo al la ĉina merkato, fariĝis alloga alternativa elekto por internaciaj investantoj. Tio kreas rektan premon sur ekonomioj kun similaj eksportaj produktaj kaj prilaboraj modeloj, kiel Vjetnamio; kaj eĉ defias la tradician transŝarĝan rolon de establitaj centroj kiel Singapuro. En turismo, la allogo de Hainan pro senimpostaj kaj senvizaj politikoj ankaŭ intensigas konkuradon pri internaciaj vizitantoj kaj iliaj elspezoj. Tio instigas landojn plibonigi siajn internajn investajn mediojn, antaŭenigi instituciajn reformojn kaj ĝisdatigi infrastrukturon por plifortigi konkurenc-povon.
Je plimakranivelo, Hainan kreas lokon de "paralela institucia spaco", kie Ĉinio aktive eksperimentas kaj proponas novajn regulojn pri komerco kaj investado. Tio ne estas rekta anstataŭigo de ekzistantaj tutmondaj financaj centroj, sed memorigo pri la bezono de konstanta novigado en tutmonda ekonomio, kiu senĉese ŝanĝiĝas.
La internaj defioj de Hainan
La vojo antaŭ Hainan frontas ne malmultajn defiojn. Unu el la plej grandaj devenas de la rekta konkurenca premo kun jam formiĝintaj tutmondaj financaj kaj komercaj centroj kiel Hongkongo, Singapuro kaj Ŝanhajo. Kvankam Hainan estas atendata kunfandi la avantaĝojn de Singapuro rilate al la komerca medio, de Dubajo koncerne impostajn politikojn, kaj de Silicia Valo (Usono) en la allogo de talentuloj, restas malferma demando, ĉu la insulo efektive kapablos krei unikan kaj vere konvinkan konkurencan avantaĝon.
Krome, la insulo alfrontas internajn limigojn de rimedoj, precipe la mankon de altkvalita homa kapitalo por kontentigi la bezonojn de ekonomia disvolviĝo. Tio postulas rapidigon de la samtempa konstruado de materiaj infrastrukturoj, kiel transporto kaj loĝistiko; kaj instituciaj infrastrukturoj, kiel la jura sistemo kaj financaj servoj -- por paŝi en la ritmo de pordmalfermo. Fine, Hainan devas solvi tre kompleksan ekvilibran problemon: Kiel altiri eksterlandajn investfluojn sen malfortigi la interesojn de lokaj entreprenoj, kaj kiel akceli ekonomian kreskon kaj samtempe protekti la unikan insulan ekosistemon.
Hainan -- provoŝtono por la tuta lando
Rigardante entute, la Liberkomerca Haveno de Hainan estas plurtavola provo: Ekonomia, institucia kaj geostrategia. Per serio da konkretaj politikoj -- de la du-linia dogana mekanismo, nul-impostaj tarifoj, impostaj preferoj ĝis mallongigita negativa listo -- Ĉinio montras sian ambicion profunde malfermiĝi sen perdi strategian iniciaton. Hainan ne nur respondas la demandon "kiel Ĉinio pordmalfermiĝas", sed ankaŭ prezentas pli grandan demandon, "kie Ĉinio volas stari en la fragmentiĝanta mondo". La sukceso de Hainan tial havos signifon, kiu superas la limojn de unu insulo, fariĝinte mezurilo de la kapablo de Ĉinio formi novan version de tutmondiĝo.
Verkis: Bui Hai Mung
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
