Lastatempe iu ĉina kompanio situanta en Chengdu-urbo de Sichuan-provinco malkovris neston de birdoj dum konstruado ene de sia fabrikejo. Por ne ĝeni la birdojn, la estro de la kompanio haltigis la konstruadon kaj tuj raportis al koncernaj registaraj departementoj, petante helpon. Do, multflanka kunlaboro komenciĝis.


Fakuloj trovis, ke la birdoj estas speco de strigo, ŝtatnivele duaklasa protektita besto. Ili estas mezgrandaj rabobirdoj kaj efike regas la nombron de ratoj. Tial, protekti ilin ne nur temas pri protekto de rara specio, sed ankaŭ pri protektado al la ekologia medio.
La birdidoj en la nesto ankoraŭ ne kapablas pluvivi en sovaĝaj lokoj, kaj la patrina birdo prizorgas ilin. Fakuloj decidis, ke bona solvo estas eviti homan intervenon kaj atendi ilian kreskiĝon. Post unu ĝis du monatoj ili povos mem forflugi.


La malkovro de la strigo en la fabrikejo ankaŭ altiris la atenton de la loka naturrezervejo kaj Centro pri Naturprotektado de Chengdu. Por ke la medio ne estu damaĝita kaj oni facile observu la kreskon de la birdidoj, oni instalis du fotilojn proksime al la nesto.
Nun la birdidoj iom post iom fortiĝas, kaj ili jam kapablas flugi mallonge en sendependeco.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
