Je la kvara de Kaj Tiel Plu celebras homan kulturan diversecon

BY:Rafael Henrique ZerbettoDecember 22, 2025

Lanĉinte tri albumojn -- Sojle de la klara temp' (2001), Plaĉas al mi (2004) kaj Surplacen venu vi (2009) -- la fama kataluna folka bando Kaj Tiel Plu pasis longan tempon sen eldoni novan. Por ŝatantoj de ilia muziko, kiel mi, pasigi 16 jarojn sen aŭdi novan kanton de ili estis malfacila tempo.


Kiam mi estis komencanto, en mia universitato estis kulturaj kunvenoj de nia Esperanta grupo, en kiuj ni lernis la Esperantan kulturon, kaj en tiuj kunvenoj ni kutimis aŭskulti Esperantajn kantojn. Tiel mi enamiĝis Kaj Tiel Plu.



Naskiĝinta kiel duopo de Pep Tordera kaj Xavier Rodon en 1986, Kaj Tiel Plu kreskis kaj nun konsistas el sep muzikistoj. Post multaj jaroj sen novaĵoj pri la bando, mi timis, ke ĝi ne plu estus aktiva, sekve la anonco de Vinilkosmo pri la lanĉo de nova bitalbumeto Je la kvara (2025) plenigis de ĝojo mian koron.


La sep kantoj lanĉitaj en septembro ĉi-jare certe plaĉos al tiuj, kiuj ŝatis la aliajn tri diskojn de la bando. Kaj Tiel Plu, per tiu ĉi bitalbumeto, montras, ke malgraŭ tempopaso kaj grandaj ŝanĝiĝoj en la mondo, ĝi sukcesas krei kaj novigi sian muzikon, kaj samtempe ĝi konservas sian muzikan tradicion, kiu estas unika en Esperantio.


La tradukita bretona kanzono Skotiŝo de la Stokfiŝo (Scottish du Stockfish) inaŭguras la albumon. Ĝi estas nur instrumenta, sen kanto, kun malrapida kaj bela melodio, kiu kreas etoson por la sekvaj kantoj. Sekve venas la kataluna kanto Radikoj (Arrels), plurvoĉe kantata akompane de gitaro.


Lulkanto (Νανούρισμα), el la greka muzika tradicio, kombinas trankviligan muzikon kun teksto simpla, ja taŭga por luli infanon. La duopa kanto, kun vira kaj ina voĉoj, estas alia forta punkto de tiu ĉi kanto.


Je l' unua la naskiĝ' (A la una yo nascí), tradicia sefarda kanto, havas melodion iom pli gajan ol tiu de la pasintaj, preparigante la aŭskultanton por la sekva kanto. La kantoteksto rakontas pri sinsekvaj fazoj de homa disvolvado, de naskiĝo al geedziĝo, kaj travivaĵoj de homa vivo.


Soldatkanto (Canción de soldados), havas melodion iomete dancigan, pli proksima al tiu de la plej famaj kantoj de la grupo, kun teksto kritikanta militon. Sekve venas la tradicia makedona kanto Kiel estas tiu glaso (Како што е таа чаша).


Sekvante la tradicion de la bando fermas siajn albumojn tradicia rezistkanto la Hispana Milito, la bitalbumeto finiĝas per Aj, Karmela! (¡Ay, Carmela!), unu el la plej konataj kaj kortuŝaj kantoj kadre de tiu temo, kiu estis ja delonge mankanta en la eldonita kanzonaro de Kaj Tiel Plu.


Je la Kvara estas malpli danciga ol la pasintaj albumoj de Kaj Tiel Plu, sed en la nuna mondo, kie revigliĝas malamikemo inter landoj, tiu ĉi bitalbumeto prezentas al ni la mirindajn kulturajn tradiciojn de multaj popoloj kvazaŭ vokante nian atenton pri la plej esenca afero: Ke ni ĉiuj estas egale homaj kaj ĉiu kulturo donas esencan kontribuon por la homaro.


Legu pli pri la albumo kaj aŭskultu pecetojn de la kantoj ĉe https://www.vinilkosmo.com/index.php/eo/boutique/kaj-tiel-plu-je-la-kvara


Membroj de la MUZIK-KLUBO de Vinilkosmo havas elsendfluan aliron al la tuta katalogo de Vinilkosmo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat