de Zhang Zhiheng, Wang Xiaoyan kaj Sun Shan
La 16-an de decembro la "vintra vilaĝa amuzvespero" titolita "tamburritmo de Xizhuang -- ĝojaj kantoj de kvar sezonoj 2025" komenciĝis en la urbo Hancheng de la provinco Shaanxi. Por certigi sekuran kaj stabilan elektroprovizon por la evento, Weinan-a Elektroproviza Kompanio sub Shaanxi-a Elektrokompanio organizis profesian teamon por gardi surloke dum la tuta evento, donante ampleksan elektrosubtenon.

La amuzvespero estas grandskala kun koncentrita elektroŝarĝo, kaj la elektrobezonoj de la sceneja ekipaĵo kaj ĉirkaŭaj budoj estas diversaj. Por plifortigi la elektrosekurecon, la elektroproviza teamo restis tie plurajn tagojn por anticipe komenci kontroladon pri eblaj elektrodanĝeroj. La teamo inspektis ĉiun sekcion de la elektroprovizaj linioj rilataj al la evento, kontrolis distribuajn transformilojn, ŝaltilajn ekipaĵojn kaj provizorajn elektroliniojn, kaj zorgeme forigis eblajn danĝerojn kiel malnovajn linioj kaj malstriktajn konektojn por certigi sekurecon.


La teamo aranĝis surloke rezervogeneratorajn veturilojn kaj UPS-elektroprovizajn veturilojn por realigi senjuntan konekton inter la ĉefa elektroprovizo kaj la garantia ektroprovizo. Dum la evento, la membroj de la teamo restis ĉiam, monitorante datumojn en reala tempo pri la ekipaĵoj kaj instrumentoj en la elektroproviza veturilo, atente observis la ŝanĝojn kaj preparais por respondi al iuj ajn krizoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
