Shaanxi-a Elektrokompanio helpas disvolviĝon de Shaanxi

BY:Xie RuifengDecember 22, 2025

de Zheng Jingqi, Cao Yu, Chai Ying


Dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, la provinco Shaanxi novkonstruis elektrocentralojn ventenergian kaj fotovoltaan kun elektroprodukta kapacito de 37.2 milionoj da kilovatoj. La verdaj elektrocentraloj okupas 71.4% de la novinstalita kapacito de la provinco. La kompanio ekfunkciigis rapidan servon, utiligante merkatajn mekanismojn por plibonigi la sorban povon, pliigante la sorbon de verda elektro je pli ol 13 miliardoj da kilovathoroj tra diversaj merkatoj en 2025.



Dum la periodo, la kompanio ankaŭ antaŭenigis la konstruadon de superalttensiaj (UHV) projektoj, aldonante preskaŭ 10 milionojn da kilovatoj da elsenda transmisia kapacito. Shaanxi-Hubei-a UHV-projekto jam superis 100 miliardojn da kilovathoroj da transmisio, efike subtenante la elektropostulon de centra Ĉinio. La interprovinca elektrotransporto de Shaanxi superis 110 miliardojn da kilovathoroj, kun averaĝa jara kresko de 16.88%.


En 2024, la provinco aldonis 4.4 milionojn da kilovatoj da distribuita fotovoltaa kapacito, atingante totalon de 9.1 milionoj da kilovatoj. Novaj elektrotranssendaj koridoroj, kiel tiu inter norda Shaanxi kaj Anhui, estas konstruataj kaj plu vastigos la skalon de verda elektrotransporto.


La pumpstoka elektrocentralo Zhen'an kun elektroprodukta kapacito de 1.4 miliono da kilovatoj, funkcias kiel "verd-elektra rezervejo". La pumpstoka projekto Hanbin, kun la kapacito de 1.8 miliono da kilovatoj, rapide progresas samtempe. La energi-stoka elektrocentralo Baishui (Yuyuan), kiel la unua elektrocentralo de la provinco kun 100-megavata nivelo, sukcese elsendis elektron al la nacia reto, plibonigante la kapablojn de la reto por fluktua reguligo. Krome, la plej granda projekto pri distribuita energia stokado en Ĉinio ankaŭ ekfunkciis en Shaanxi, antaŭenigante lokan fotovoltaan energi-konsumadon kaj plibonigante la kvaliton de la elektroprovizo per centralizita administrado.


Redaktoro: Xie Ruifeng













Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat