La 21-an de decembro alvenas la sunperiodo Vintra Solstico. Tiutage ni havas la plej longan nokton kaj la plej mallongan tagon de la jaro. Antikvuloj opiniis, ke tiutage malgraŭ la malvarmo, jang-o (pozitiva energio aŭ vivoforto de la naturo) ekestiĝis. Estas tempo, en kiu vivaĵoj kaj klimato bonvenigas novan cirklon. Tial la periodo estas same grava kiel la Printempa Festo.
Ekde tiu periodo komenciĝas la plej malvarmaj 81 tagoj de la jaro. Tiutempe, ĉinoj kutimas elekti nutraĵojn kontraŭ la malvarmo.
En suda Ĉinio, unu el la plej ŝatataj frandaĵoj estas pastobuletoj faritaj el glueca rizfaruno, kiujn oni manĝas en supo. Antaŭvespero de la Vintra Solstico, familianoj kuniĝas por kune fari la frandaĵon. Unue oni faras rondan platan paston el glueca rizfaruno, poste enmetas dolĉan farĉon el sezamo aŭ ruĝa fazeolo, kaj fine formas ĝin en rondan bulon. La dolĉaĵo ne nur helpas forpeli la malvarmon, sed ankaŭ havas bondeziron de ĉinoj pri familia renkontiĝo, harmonia kaj feliĉa vivo.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
