Dum multaj jaroj en Ĉinio, mi ofte vidas, ke la aĝa generacio estas tute malsama ol la tradiciaj imagoj: En multaj parkoj, maljunuloj kun profesiaj fotiloj pacience atendas por kapti la momenton de sunsubiro, maljunulinoj dancas kaj kantas kune; kaj multaj turismaj grupoj, el kiuj pli ol duono de la membroj estas maljunuloj vojaĝantaj tra la tuta lando. En la socia reto Xiaohongshu, afiŝoj pri maljunuloj partoprenantaj videoludojn de League of Legends, aŭ memfide paŝantaj sur la moda podio, fariĝis pli oftaj. Tio ne plu estas izolitaj rakontoj, sed nova bildo de la maljuna generacio en Ĉinio.

Maljunuloj kun profesiaj fotiloj
Ĉi tiu transformiĝo okazas sur fono de gravaj demografiaj defioj. Kun 220 milionoj da homoj en la aĝo de 65 jaroj kaj pli fine de 2024, kio konsistigas 15.6% de la loĝantaro, Ĉinio maljuniĝas je senprecedenca rapideco. Dum longa tempo, ĉi tiu tendenco estis rigardata kiel "ekonomia prokrasta bombo", pro la malpliiĝanta laborforto kaj kreskanta premo sur la socia sekureca sistemo. Tamen nun formiĝas nova rakonto. Anstataŭ ŝarĝo, la tiel nomata arĝenta ekonomio -- sistemo de ekonomiaj agadoj celantaj la bezonojn de maljunuloj -- estas rigardata kiel strategia piliero de estonta kresko. Ĝia skalo estas atendata atingi 30 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 4 duilionoj da usonaj dolaroj) ĝis 2035, kio egalas ĉirkaŭ 10% de ĉina MEP: De defio al ŝanco, de pasiva reago al aktiva konstruado, kaj finfine de maljuniĝanta socio al prospera longviva nacio.
Vekiĝo de miliarda merkato
La ĉefa movforto de la arĝenta ekonomio devenas ne nur de la grandega demografia nombro, sed ankaŭ de profunda transformiĝo de la nova generacio de maljunuloj. Temas pri la tiel nomataj "novaj maljunuloj" -- la unua generacio, kiu plene profitas de la ekonomiaj fruktoj de la reformado kaj pordmalfermo: Ili estas pli bone edukitaj, havas akumulitan posedaĵon kaj estas ciferece pli lertaj ol ajna antaŭa generacio. Ili donas prioritaton al sano, mensa bonfarto kaj spertoj, anstataŭ nur ŝpari monon. Tiel, la konsuma postulo ŝanĝiĝas de "vivtenado" al "memdisvolviĝo", kio kaŭzas la formiĝon de tute novaj merkatoj.

Maljunuloj en ekskursoj
En 2024, la skalo de la arĝenta ekonomio en Ĉinio atingis 8 duilionojn da juanoj, kio egalis ĉirkaŭ 6% de la MEP. Laŭ la Ŝtata Imposta Administracio, dum la unua duono de 2025 la arĝenta ekonomio kreskis rapide, kun forta pliiĝo de enspezoj en rilataj sektoroj: Enspezoj de servoj por prizorgo de maljunuloj kaj handikapuloj kreskis je 40.9%. Samtempe, enspezoj de maljuna turismo, sporto kaj sano, same kiel kultura kaj distra konsumo, kreskis je pli ol 20%, reflektante klaran transiron de "zorgo pri maljuneco" al "ĝuo de maljuneco".
Ĉi tiu merkato estas subtenata de du paralelaj kolonoj: La ekonomio por maljunuloj, kiu liveras produktojn kaj servojn rekte al la nuna maljunularo, kaj la ekonomio por preparado al maljuneco, kiu inkluzivas ĉiujn ekonomiajn agadojn de pli junaj generacioj por prepari sin al la posta fazo de la vivo. La kombino de ĉi tiuj du kolonoj kreas multtavolan kaj longcirklan ekonomian ekosistemon, kiu ampleksas sanservon, loĝadon, financon, kulturon, distradon kaj teknologion.
Arkitekturo de nova ekonomio: De politiko ĝis novigo
Konsciante la rapidecon kaj urĝecon de la demografia maljuniĝo, la ĉina registaro konstruis ampleksan kaj sisteman politikan kadron por disvolvi la arĝentan ekonomion kiel novan kresk-povon. En la 14-a Kvinjara Plano, Ĉinio unuafoje klare starigis la celon disvolvi la arĝentan ekonomion, kun subtenaj politikoj kovrantaj prizorgajn servojn, sanservon, esploradon kaj produktan disvolvon, financon, loĝadon kaj teknologian aplikon. Tio reprezentas ne nur politikan alĝustigon, sed ankaŭ profundan strategian ŝanĝiĝon en disvolva pensado.

Robota helpo en prizorgo de maljunuloj
Anstataŭ trakti maljunulojn ĉefe kiel grupon bezonantan socian protekton, Ĉinio repoziciigas ilin kiel gravan konsuman forton kaj motoron de novigo. En situacio de malfortiĝanta enlanda konsumo kaj malkreskanta laborantaro, utiligi la potencon de maljuna loĝantaro fariĝis strategia elekto. La arĝenta ekonomio estas atendata samtempe vastigi konsumon en sanservo, servoj kaj nemoveblaĵoj, kaj stimuli teknologian progreson en la kampoj kiel AI, prizorgaj robotoj kaj longviveca medicino. Tio estas plifortigita en la 15-a Kvinjara Plano, kiu difinas la periodon 2025-2035 kiel ŝlosilan tempofenestron por aktive respondi al maljuniĝo, per transiro de socia sekureco al industria disvolvo.
En la praktiko, tiuj politikoj rapide ekigis ondon de novigo tra diversaj kampoj. En la sektoro de maljunul-prizorga teknologio, medicinaj retplatformoj, inteligentaj aparatoj kun fala alarmo, same kiel AI-bazitaj prizorgaj robotoj, fariĝis ĉiam pli oftaj. Ĉinio ankaŭ lanĉis nacian programon pri prizorgaj robotoj en pli ol 200 lokoj. En la kampoj de financo kaj pensia loĝado, la tri-piliera pensia sistemo estas plifortigita, aparte kun la enkonduko de la Persona Pensia Konto en 2022, kiu instigas privatan ŝparadon. Samtempe, altkvalitaj prizorgaj komunumoj redefinas la koncepton de emeritiĝo, transformante ĝin de simpla "maljunulejo" al integra vivelekto kun medicino, kulturo kaj distro. Krome, la vivstila konsumo de maljunuloj ankaŭ rapide kreskas. "Malrapida" turismo, kontraŭ-maljuniĝaj kosmetikaĵoj, distraj kaj edukaj produktoj... ĉiuj spertas eksplodan postulon.

Maljunuloj partoprenantaj kursojn en maljunulejo
Novigo ligita al kulturo: Modelo de maljunula prizorgo kun ĉina identeco
La aparteco de la ĉina arĝenta ekonomio kuŝas ne nur en la amplekso de politikoj aŭ la rapideco de teknologia novigo, sed ankaŭ en la maniero, kiel ĝi estas profunde ligita al specifa kultura kaj socia kunteksto. La tradicia prizorgo de maljunuloj en Ĉinio, kiel en multaj orient-aziaj socioj, baziĝas sur la valoro de fila obeemo kaj la modelo de multgeneracia familio. Tamen ĉi tiuj fundamentoj alfrontas kreskantan premon pro modernaj sociaj ŝanĝiĝoj kiel malmultnombraj familioj, enlanda migrado kaj kreskanta geografia distanco inter generacioj.
En urboj, granda parto de hodiaŭaj maljunuloj emeritiĝas kun pli bonaj ekonomiaj kaj sanaj kondiĉoj ol antaŭaj generacioj. Ili havas pli da tempo por si mem kaj pli diversajn vivbezonojn. Anstataŭ dediĉi la plej grandan parton de sia tempo al prizorgado de genepoj, multaj maljunuloj hodiaŭ prioritatigas vojaĝadon, lernadon, distron kaj mensan sanon, rigardante tion kiel kompenson por la jaroj de intensa laboro en la pasinteco.
Laŭ orient-aziaj tradicioj, ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en landoj kiel Sud-Koreio kaj Vjetnamio, post emeritiĝo maljunuloj ofte translokiĝas al la loko, kie loĝas iliaj infanoj, por helpi prizorgi genepojn. En Vjetnamio, multaj maljunuloj ne volas forlasi siajn infanojn por vivi en maljunulejoj, kaj tia ago eĉ estas konsiderata kiel manko de fila obeemo. Tamen, parolinte kun multaj maljunuloj en Ĉinio, mi rimarkas malsaman pensmanieron. Ili opinias, ke gefiloj devas mem prizorgi siajn proprajn infanojn; ili povas financi la koston de helpantoj kaj poste vojaĝi; ili nun pli prioritatigas sin mem. Ĉi tiu ŝanĝiĝo estas eĉ plue stimulata de la kreskanta tendenco de ne-edziĝo aŭ de seninfanaj familioj (DINK) inter junuloj, kio signifas, ke la rolo de "geavoj prizorgantaj genepojn" ne plu estas aŭtomata elekto.

Maljunula komunumo en Pekino
En ĉi tiu kunteksto, la modelo "9073" (90% maljunuloj estas zorgitaj hejme, 7% komunume, 3% maljunuleje) restas valida, sed estas "ciferecigita" per la koncepto de "fora fila obeemo". Inteligentaj aplikoj kaj aparatoj ebligas al infanoj subteni la ĉiutagan vivon, sanservon kaj mensan bonfarton de siaj gepatroj el distanco, funkciante kiel komplemento al la tradicia familio anstataŭ kompleta anstataŭigo. Ne simple kopii okcidentajn modelojn, Ĉinio formas propran vojon, kombinante modernan teknologion kun tradiciaj kulturaj valoroj. Ĝuste ĉi tiu ekvilibro kreas la unikan identecon de la ĉina arĝenta ekonomio -- ne nur kiel nova ekonomia sektoro, sed ankaŭ kiel procezo de socia restrukturado por adaptiĝi al maljuniĝo dum la rapida moderniĝo.
Kaŝitaj flankoj kaj defioj
Tamen, la disvolvado de la arĝenta ekonomio ne estas tute hela bildo. Ĉi tiu procezo malkaŝas, kaj eĉ riskas pliprofundigi malegalecojn en la socio. La plej granda defio estas la disiĝo de urbo kaj kamparo. Altnivelaj kaj altkvalitaj teknologiaj produktoj kaj servoj ĉefe celas riĉajn maljunulojn en urboj, dum la plimulto de maljunuloj en kamparaj regionoj alfrontas malaltajn pensiajn enspezojn, ne sufiĉajn por pagi distrajn aŭ turismajn servojn.
Krome, aliaj problemoj kiel multaj maljunuloj ankoraŭ havas malfacilojn uzi saĝtelefonojn, kaj ili facile fariĝis viktimoj de interretaj trompoj; la altaj kostoj de teknologiaj solvoj kiel prizorgaj robotoj; kaj la manko de profesie trejnita laborforto -- ĉiuj prezentas gravajn defiojn por la daŭripova disvolvado de la sektoro. Tiuj faktoroj postulas, ke politikoj kaj modeloj de la arĝenta ekonomio atingu ekvilibron inter novigo, justa alireblo kaj pageblo, por ne forlasi la plej vundeblajn maljunulojn.
Direkto al estonteco
La ĉina arĝenta ekonomio troviĝas ĉe grava vojkruciĝo. Ĝi havas la potencialon fariĝi "dua demografia dividendo", pelata de pli maljuna sed pli sana, pli riĉa kaj konsumeme pli rafinita loĝantaro. Se ĝi estos bone disvolvata, ĝi povas alporti "triflankan venkon": Stimuli enlandan kreskon, akceli teknologian produktadon kaj malaltigi la kostojn de maljuniĝo, kun ĝis 100 milionoj da novaj laborŝancoj antaŭ 2050. Tamen, vera sukceso ne nur dependas de merkata amplekso aŭ teknologia rapideco, sed ankaŭ de ĝia inkluziveco kaj kapablo servi al la plimulto de maljunuloj, ne nur al riĉuloj. Tio postulas ekvilibran kunlaboron inter la merkato, kiu instigas novigon, kaj la lando garantias socian sekurecon kaj justan aliron. La estonteco de la arĝenta ekonomio en Ĉinio ne estas nur rakonto pri robotoj, AI aŭ luksaj emeritaj komunumoj, sed ankaŭ provo konstrui modelon de aktiva kaj daŭripova servo por maljuniĝo, en kiu ĉiuj maljunuloj povas vivi sekure, sane kaj feliĉe.
Verkis: Bui Hai Mung
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
