de Xie Zuquan
Mi ŝatas kolekti poŝtmarkojn pri pandoj, de pasinteco ĝis nuntempo, en Ĉinio kaj aliaj landoj. Kiam mi ekscias pri tia poŝtmarko, mi nepre aĉetas ĝin malgraŭ la prezo. Post multaj jaroj, mia kolekto de tiaj poŝtmarkoj multiĝis, kaj tio tre ĝojigis min. En iu tago, kiam mi ĝuis tiujn poŝtmarkojn, mi subite rimarkis, ke sur tri el ili estis skribitaj la ĉinaj vortoj "大猫熊" (granda kat-urso).
Mi tre miris, supozante, ke eble mi mislegis. Post plurfoja kontrolo mi certigis, ke ĝi ja estas "大猫熊". Tiam aperis demando en mia kapo: Ĉu temas pri neoficialaj poŝtmarkoj? Ĉu pres-eraro? Konsultinte rilatajn materialojn, mi trovis, ke en la aŭtoritata Scott-a Normigita Poŝtmarka Katalogo (Scott Standard Postage Stamp Catalogue) ĝi havas sian lokon kaj numeron, pruvante, ke ĝi estas oficiala poŝtmarko.
Mi poste trovis onidiron, ke dum frua pand-ekspozicio en Beibei, Chongqing, spektantoj mislegis la ĉinan vorton "猫熊" (kat-urso) inverse kiel "熊猫" (pando), kaj tiu eraro disvastiĝis.

La deveno de la nomo "granda pando" prezentata en Wolong-a Nacia Naturrezervejo en Sichuan-provinco
Wolong-a Nacia Naturrezervejo prezentas la devenon de la nomo "granda pando" jene: Historie, oni nomis la grandan pandon pixiu, mo, zouyu, blanka urso, makula urso, bambua urso, fera manĝanto ktp. En 1869 franca misiisto Armand David (1826-1900) trovis blank-nigran urson en Baoxing de Sichuan. Li faris specimenon de la urso kaj sendis ĝin al Francio. Milne Edwards, sciencisto de la Pariza Muzeo pri Natura Historio, identigis la blank-nigran urson kiel novan specion kaj nomis ĝin Ailuropoda melanoleuca. La identiga raporto estis publikigita en la kvina volumo de Nouvelles Archives du Muséum d'Histoire Naturelle de Paris en 1869. De tiam, la besto estis malkovrita de la tuta mondo. Laŭ traduko de tiu tempo, la besto devus esti nomata "kat-urso" aŭ "granda kat-urso". La 11-an de aŭgusto en 1939, kiam la Muzeo de Beibei organizis ekspozicion, ĝia ĉina titolo estis skribita kiel "猫熊" (kat-urso). Ĉar vizitantoj tiam kutimis legi skribaĵojn de dekstre al maldekstre, ili erare legis "猫熊" kiel "熊猫" (pando). Ekde tiam, la nomo "熊猫" (pando) estas daŭre uzata ĝis hodiaŭ.

Wolong-a Nacia Naturrezervejo en Sichuan-provinco
Tiu rakonto ŝajnas logika. Tamen, ĉu ĝi vere okazis?
"Ses mejlojn for de Maoxiangba, post akra vojturno, la valo iomete plilarĝiĝis al loko nomata Baixiongping, kio signifas ebenaĵon de blanka urso; blanka urso estis vaste uzata por pando en Ĉinio antaŭ la 1940-aj jaroj," diras la libro La Lasta Pando, verkita de George Schaller kaj tradukita de Zhang Dingqi.
George Schaller (naskiĝis en Berlino en 1933) estis usona biologo kaj mediprotekta aktivulo. Li estis la unua okcidenta sciencisto komisiita de la Monda Natur-Fonduso (WWF) por protektado de la granda pando en Ĉinio, kaj ankaŭ la unua eksterlandano ricevinta aprobon de la ĉina registaro por esplori la tibetan antilopon. Pro elstaraj esplorado kaj protektado de sovaĝaj bestoj, Schaller fariĝis modelo en ĉi tiu kampo. Li ricevis honorojn kiel la Oran Medalon de la Monda Natur-Fonduso, la Internacian Kosm-premion de Japanio, la premion de National Geographic pri Dumviva Atingo, Tyler-premion pri Media Atingo de Usono kaj la Nacian Libr-premion de Usono.

Mi vizitas Beibei-parkon por serĉi postsignojn de tiu tempo. Tie mi detale esploras pand-kavon, kie oni bredadis pandojn.
Beibei estas la loko, kie pando estis eksponita en Ĉinio. Tie videblas tre valoraj historiaj fotoj, kopioj de ĵurnaloj kaj rilataj dokumentoj. Jialingjiang-a Tagĵurnalo raportis la 4-an de julio 1939, ke la Publika Best-ĝardeno de Beibei ricevis grandan pandon en 1939. La raporto diras, ke Esplorinstituto de Plantoj kaj Bestoj donacis al distrikta oficejo "blankan urson", kaj ĝi estis transdonita al best-ĝardeno. La raporto klare montras, ke la pando estas "blanka urso", ne "kat-urso".

Jialingjiang-a Tagĵurnalo raportis pri la donaco de "blanka urso" la 4-an de julio 1939.
"Blanka urso" (白熊), kiel ajn oni legas, ne povas esti mislegita kiel "kat-urso". Do la rakonto, ke oni mislegis la ĉinan vorton "kat-urso" kiel "pando", estas senbaza onidiro.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
