Xi Jinping: Altnivele konstrui liberkomercan havenon de Hainan

BY:December 18, 2025

Matene de la 6-a de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping aŭskultis raporton pri la konstruado de la Liberkomerca Haveno de Hainan en Sanya-urbo de Hainan-provinco. Zheng Shanjie, direktoro de la Landa Komisiono pri Disvolviĝo kaj Reformado, kaj Feng Fei, sekretario de la partia komitato de la provinco de la Komunista Partio de Ĉinio, faris raportojn.



Post aŭskultado de la raporto, Xi Jinping faris gravan paroladon. Li emfazis, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis, ke la Liberkomerca Haveno de Hainan lanĉos sian insulan doganfermon la 18-an de decembro 2025. 


Ĉi tio estas grava ago por senŝancele vastigi altnivelan pordmalfermon kaj antaŭenigi la konstruadon de malfermeca monda ekonomio. Ĉiuj koncernaj flankoj devas fari zorgemajn preparojn por certigi, ke ĝi iru glate kaj bonorde.


Xi Jinping emfazis, ke la strategia celo de la konstruado de la Liberkomerca Haveno de Hainan estas igi ĝin grava enirejo de la lando por konduki la malfermecon al la mondo en la nova epoko. Oni devas resti firmaj en ĉi tiu strategia celo, plene efektivigi la ĝeneralan planon por la konstruado de la Liberkomerca Haveno de Hainan, plene efektivigi la leĝon pri la Liberkomerca Haveno, liberigi la mensojn, reformadi kaj novigi, kaj konstrui politikan kaj institucian sistemon adaptitan al altnivela liberkomerca haveno laŭ etapoj kaj paŝoj. 


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan


















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat