Shaanxi-a Elektrokompanio pretas por pasigi vintran froston

BY:December 18, 2025

de Zheng Jingqi, Cao Yu kaj Ren Nan


Alfronte al la elektroprovizaj defioj pro frosto de ĉi vintro, la Shaanxi-a Elektrokompanio faris fruan preparadon kaj efektivigis precizajn rimedojn por certigi sekuran kaj stabilan funkciadon de la elektroreto kaj elektroprovizo.



La maksimuma ŝarĝo de la elektroreto de Shaanxi atingos 41 milionojn da kilovatoj,  je 7.7% pli multe ol tiu de la pasinta jaro, kaj en ekstremaj kazoj tio eble superos 41.5 milionojn da kilovatoj. La kompanio komencis de la elektrofonta flanko, kaj ĝi plibonigis prognozon kaj sorban kapaciton de novaj energifontoj. Oni taksis, ke la maksimuma genera kapacito de tradiciaj energifontoj en Shaanxi povas atingi 41.6 milionojn da kilovatoj, kaj per scienca planado, la maksimuma elektroproviza kapacito povas atingi 42 milionojn da kilovatoj.




La kompanio jam akcelis la planadon kaj konstruadon de la elektroreto. Ĝi finis 8 768 bontenadojn de ekipaĵoj. Komence de la vintro, ĝi ekuzis flugrobotojn kaj saĝajn robotojn por speciala inspektado kaj reta monitorado pri la sekureco de ekipaĵoj. Samtempe, ĝi stokis materialojn anticipe, plifortigis la baznivelajn kriz-riparajn fortojn, kaj certigis, ke funkciuloj kaj veturiloj estas pretaj. Ĉio tio celas plifortigi la kapablojn pri frua averto kaj realtempa monitorado, konstrui plurflankan komunan kriz-respondan mekanismon, plibonigi kunlaborojn kaj rapidigi reag-kapablojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat