de Guo Qingyang kaj Chai Ying
Ĝis la 15-a de novembro la ±800-kV-a elektroelsenda projekto inter Shaanxi kaj Hubei kun 800-kilovolta superalttensia kontinua kurento transdonis pli ol 100 miliardojn da kilovathoroj da elektro. La stabila funkciado de ĉi tiu projekto aldonis verdan forton al la regiona energia sekureco kaj servado de loĝdoma hejtado.

La projekto originas de la konvertila stacio en Shaanxi kaj trapasas la provincojn Shaanxi, Shanxi, Henan kaj Hubei. Ĝi longas je 1 127 kilometroj kaj transdonas la abundajn karbenergian, ventenergian kaj sunenergian elektroresursojn de norda Shaanxi al centra Ĉinio, kio efike subtenas la elektran postulon de la regiono kaj kontribuas al la optimumigo de la regiona energia strukturo. La projekto estis la unua, kiu aplikas la teknikon de superalttensia kontinua kurento, solvante la problemon de stabileco por alt-tensia kaj alt-kurenta funkciado. Ĝi estas plene ekipita per ĉine produktitaj ekipaĵoj, atingante sendependajn sukcesojn en ŝlosilaj teknologioj. Kun sia transmisia kapacito de cent miliardoj da kilovathoroj, ĝi konfirmas la maturecon de la ĉina superalttensia tekniko kaj kontribuas per ĉina solvo al tutmonda energia interkonekto.
Dum la efektivigo de la 15-a Kvinjara Plano, Shaanxi plue vastigos la transdonon de pura energio al aliaj regionoj, provizante solidan garantion de verda elektro por la altkvalita disvolviĝo de la centra regiono kaj la optimumigo de la landa energia strukturo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
