Dum la jaroj loĝante en Ĉinio, mi ofte vidas tre interesan fenomenon: En preskaŭ ajna urbo -- de Pekino, Xi'an ĝis Chengdu aŭ Hangzhou -- ĉiu turisma loko havas apartan areon por memoraĵoj. Ene de turismaj lokoj kiel la Imperiestra Palaco, la Terakota Armeo, aŭ en muzeoj, kaj eĉ en parkoj, kie homoj praktikas tajĝjiĉjŭanon, oni ĉiam trovas etajn budojn vendantajn memoraĵojn plenajn je kultura signifo. En la parko Yuyuantan, kiam sakuro floras, estas tre facile vidi junulojn tenante glaciaĵojn en la formo de sakuro, dum ili fotas sin sub la rozkoloraj branĉoj -- transformante ĉi tiun etan dolĉaĵon en parton de la kultura sperto.

Magnetoj en la formoj de pekinaj vidindaĵoj
Tio, kio plej impresas min, estas la lerta kaj natura maniero, per kiu ĉinoj integras la vendadon de memoraĵoj: Ekde la momento, kiam vi eniras turismejojn, ĝis la momento kiam vi foriras, vi ĉiam trapasas bele aranĝitajn butikojn, kiujn donas al vi senton, ke vi volas aĉeti memoraĵojn ĉi tie kaj kunporti ilin hejmen. La aranĝstilo, estetika gusto kaj profesieco de tiuj butikoj komprenigas min, ke en Ĉinio memoraĵoj ne plu estas nur objektoj vendataj al turistoj, sed jam fariĝis kompleta kultur-kreiva industrio kun profundeco, historio kaj tutmonda influo.
Kultura rakonto "kaŝita" en ĉiu objekto
La plej elstara afero en la ĉina memoraĵmerkato estas ĝia alteco de "temiĝo". Ĉiu loko enspirigas en siajn produktojn propran kulturon, farante ke memoraĵoj ne simple estu aĉetaĵoj, sed pecoj de la vojaĝspertoj. En Pekino, teo-tasoj formitaj de la Ĉiela Templo aŭ libroj kun bildo de la Imperiestra Palaco estas zorge desegnitaj, transformante imperiajn heredaĵojn en modernajn, estetikajn kaj utilajn objektojn. Ekzemple, fridujmagneto prezentanta la detalan ornamaĵon de imperiestrina krono el la antikva Ĉinio, trezoro de la Nacia Muzeo, fariĝis interreta fenomeno kaj ekfunkciigis aĉet-ondon. Ene de nur tri monatoj, preskaŭ 80 000 magnetoj estis venditaj, kio siavice puŝis la vendadon de la tuta serio (ŝlosilringoj, feltaĵoj, glaciaĵoj) al pli ol 10 milionoj da juanoj. En Xi'an, modeloj de la Terakota Armeo, sigeloj kaj bronzaj stampoj inspiritaj de la dinastio Qin estas nemankeblaj simboloj por turistoj. Dum en Chengdu, pandaj memoraĵoj kaj vizaĝŝanĝaj pupoj (vizaĝŝanĝado estas tradicia arto de Sichuan) aperas preskaŭ ĉie, de butikoj ĝis stratbudoj.

Magnetoj en la formo de imperiestrina krono
En Ĉinio, memoraĵoj ne nur estas "por rigardi", ili ankoraŭ rakontas kulturon kaj historion. Multaj produktoj estas kreitaj surbaze de historia esploro, klasika arto aŭ loka identeco. Malantaŭ ĉiu objekto kuŝas kultura intelekta proprieto (IP), kiu donas animon al la produkto. Pli grave, ke ĝi igas konsumantojn senti, ke ili ne nur portas hejmen objektojn, sed ankaŭ pecetojn de la kultura sperto mem.
Potenco de la movado pri kultur-kreivo
Dum pli ol jardeko, la movado pri kultur-kreivo (文创) en Ĉinio profunde transformas la aspekton de la tuta memoraĵa industrio. Muzeoj, bibliotekoj kaj ekspoziciejoj jam ne plu estas nur lokoj por montri artefaktojn; ili fariĝis profesiaj centroj por la desegnado kaj produktado de kultur-kreivaj varoj. Se iam memoraĵoj konsistis nur el poŝtkartoj, magnetoj aŭ simplaj paperaj ventumiloj, hodiaŭ la kolektaĵoj vastiĝas al elegante desegnitaj kaj tre uzeblaj objektoj kiel lip-paŝteloj kaj ŝminkiloj kun antikvaj ornamaĵoj, horloĝoj inspiritaj de tradicia ĉina arto, "blindaj skatoloj" modelitaj laŭ famaj porcelanoj aŭ laŭ antikvaj kulturaj trezoroj, kaj altkvalitaj te-produktoj ornamitaj per ĉine klasikaj ornamaĵoj.

Ŝminkiloj kun antikvaj ornamaĵoj
La ĉina industrio de kultur-kreivaj produktoj nun imprese eksplodas, fariĝante grava motoro de ekonomia kresko. En 2025 la valoro de la tuta kultur-kreiva industrio estas atendata superi 5 duilionojn da juanoj, montrante ĝian fortan ĝeneralan potencon. La ĉefa konsumforto venas de junularo: Homoj inter 18-35 jaroj konsistigas pli ol 60% de aĉetantoj. Precipe la generacio Z (18-24 jaroj) reprezentas 40% kaj estas la plej rapide kreskanta grupo, montrante la profundan ligitecon de junuloj kun kulturo. La ĉefaj kialoj por aĉetado devenas de kultura valoro: 73% de konsumantoj estas allogitaj de la kultura enhavo, kaj 58% de kultura resonanco. Ili pretas pagi 30-50% plie por unikaj produktoj, montrante altan valorigon de spirita signifo. Rilate al vendkanaloj, pli ol 70% de transakcioj okazas tra interretaj platformoj, inkluzive de retkomerco, vivelsendoj kaj sociaj retoj, kio konfirmas la superregadon de cifereca komerc-modelo.

Te-produkto en la formo de la Imperiestra Palaco en Pekino
La evoluo de la industrio estas kondukata de la kunfandiĝo inter teknologio kaj IP-operacio. AI-generita enhavo plialtigas la desegn-efikecon je 50%, dum ciferecaj kreivaĵoj formas novan spacon kun merkata grandeco prognozata atingi 800 miliardojn da juanoj. La ekspluatado de IP fariĝis pli profesia: Tradiciaj kaj modernaj IP-oj generas enspezojn kaj akcelas internaciiĝon de ĉinaj kultur-kreivaj produktoj, precipe en Sudorienta Azio. Samtempe, la tendencoj de daŭripova evoluo kaj "niĉaj merkatoj" fariĝis pli evidentaj, pro la kreskanta populareco de ekologiaj produktoj kaj la forta aĉetpovo de malgrandaj komunumoj. Sub la forta subteno de politikoj kaj la senĉesa kreemo, ĉi tiu industrio moviĝas al estonteco, kie kulturaj valoroj kaj merkataj valoroj kunekzistas harmonie.

"Blindaj skatoloj" modelitaj laŭ blua kaj blanka porcelanaĵoj
En tia kunteksto, memoraĵoj jam ne plu estas objektoj destinitaj nur por turistoj; ili transformiĝas en veran kultur-kreivan industrion. Tiu industrio ne nur konservas kaj disvastigas tradiciajn kulturajn valorojn, sed ankaŭ kreas tute novan konsumkampon, kie la beleco, klasikeco kaj kulturo mem fariĝis varoj kaj estas vaste akceptataj.
Ĉu mondaj memoraĵoj estas produktataj en Ĉinio?
Interese, post multaj vojaĝoj al aliaj landoj mi klare rimarkas, ke granda parto de la memoraĵoj en Eŭropo, Usono, Japanio aŭ Sudorienta Azio portas la etikedon "fabrikado en Ĉinio". Statistikoj montras, ke proksimume 70-80% de la donacoj fabrikataj en Ĉinio estas ĉiujare eksportataj al diversaj lokoj de la mondo. Tio ne limiĝas al ordinaraj turismaj memoraĵoj, sed ankaŭ inkludas oficialajn produktojn de gravaj internaciaj sporteventoj, festivaloj kaj eĉ altkvalitaj markoj.
Dum la Parizaj Olimpikoj en 2024, ĉirkaŭ 80% de la oficialaj maskotaj pupoj estis produktitaj de ĉinaj fabrikistoj, el kiuj granda parto devenis de Yiwu-urbo, Zhejiang-provinco. Ankaŭ manringoj, flagoj kaj oficialaj subtenbastonoj estis amase produktitaj tie. Por la tutmonda festmerkato, ĉirkaŭ 80% de la kristnaskaj varoj de la mondo originas el Ĉinio, kaj 80% de la ĉina produktado venas el Yiwu-urbo. Ĉiujare Yiwu eksportas pli ol 20 000 specojn de festaj varoj al pli ol 100 landoj.

Maskotaj pupoj de la Parizaj Olimpikoj
En la kampo de kultura kreivo kaj donacoj de internaciaj markoj, ni povas vidi kunlaborojn kiel tiu inter la brita firmao Bentley Group kaj la ĉina firmao Shenzhen Stechcol Ceramic Crafts por produkti sammarkajn ceramikajn donacojn, aŭ la kunlaboro inter la franca L'Oréal kaj Jingdezhen por lanĉi limigitan memorigan skatolon "Kor-al-koro, buŝ-al-buŝo". Aldone, ĉinaj fabrikoj produktas kristnaskajn donacojn por IP-oj kiel Disney, Marvel, kaj por kristnaskaj donacoj el Sud-Koreio kaj Italio por Starbucks, Ferrero ktp.
La mondo elektas Ĉinion ne hazarde, sed pro ĝiaj kernaj avantaĝoj. Ĉinio disponas pri nekonkurenca proviz-ĉeno kaj altkvalita efikeco, kion plej bone montras Yiwu, kie troviĝas la plej kompleta tutmonda industri-ĉeno por konsumaj varoj, kapabla liveri "Yiwu-rapidecon" kun fulmrapida reagado kaj amasa produktado. Samtempe, la lando jam superas la fazon de simpla laborado kaj transformiĝas al "kreado en Ĉinio", montrante fortan integriĝon inter produktado kaj originala dezajno. Aldone, Ĉinio ĝuas signifajn kostajn avantaĝojn kaj grandegan industrian skalon; danke al kompletaj industri-ĉenoj, ĝi povas liveri tre konkurencajn prezojn, tio estas decida faktoro por memoraĵoj atingeblaj al vastaj merkatoj.

Kristnaskaj donacoj produktitaj en Ĉinio
Resume, kie ajn vi aĉetas memoraĵon en la mondo, tre verŝajne ĝi estas "fabrikado en Ĉinio". Tio spegulas la neanstataŭigeblan pozicion de Ĉinio en la tutmonda produktado, kaj samtempe montras la altiĝon de la industrio el "produktado" al "kreado".
Rolo de memoraĵoj en landa markokonstruado
El la vidpunkto de eksterlandano, mi rimarkis, ke memoraĵoj en Ĉinio estas "ponto" inter kulturo kaj publiko. Tiuj malgrandaj objektoj permesas al internaciaj turistoj kunporti hejmen ne nur donacon, sed ankaŭ fragmenton de memoro, historio kaj kulturo de Ĉinio. La rafinita dezajno, la rakont-kapablo de la produktoj kaj la potenca proviz-ĉeno kreas kompletan ekosistemon kunfandantan kulturon kaj industrion.
Por Ĉinio, memoraĵoj ne estas nur konsumvaroj, sed ankaŭ parto de la kultura ekonomio, kie tradicio renkontas kreivon, kaj kie la granda produkt-skalo kuniĝas kun la mola potenco de la nacia kulturo. Ekde la delikataj butikoj en muzeoj ĝis la ĉeesto de "fabrikado en Ĉinio" ĉe turismaj lokoj tutmonde, la memoraĵa industrio fariĝis atesto pri la kreiva kapablo, industria rapideco kaj kultura potenco de la lando.
Verkis: Bui Hai Mung
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
