La 12-an de decembro, por celebri la 166-an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof, la Ĉina Esperanto-Ligo, kune kun la Pekina Esperanto-Asocio, okazigis kunsidon en la Publikiga Librejo ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La kunsido komenciĝis dum la unua neĝo en Pekino, aldonante unikan etoson al la celebrado. Partoprenis esperantistoj el Pekino, Tianjin, Zhejiang kaj aliaj lokoj, kaj ankaŭ el Brazilo kaj Vjetnamio.

Kunfotiĝo
Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, diris, ke en nuna miksiĝanta tutmondiĝo kaj lokalizo, Esperanto ne plu estas nur komunikilo, ĝi jam fariĝis grava peranto por kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Ĝi ne nur helpas ĉinan saĝon kaj ĉinajn rakontojn esti konataj de la mondo, sed ankaŭ puŝas resonancon kaj valor-rekonon inter malsamaj civilizacioj, konstruante brilan ponton por la kultura interŝanĝo.

Chen Ji parolas

Yu Jianchao parolas
Yu Jianchao, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, diris, ke la evento koincidis kun la publikigo de la verkaro, kiu kolektis eseojn memore al la centjara datreveno de la naskiĝo de Li Shijun (1923-2012, iamaj membro de Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, esperantologo, Esperanto-tradukisto kaj verkisto), redaktita de la Pekina Esperanto-Asocio. La libro ne nur atestas la disvolviĝon de Esperanto en Ĉinio, sed ankaŭ helpos heredigi la idealojn kaj spiriton de Zamenhof. Ŝi esperas, ke la evento servos kiel ŝanco por daŭrigi la klopodon de ĉiuj pri utiligo de Esperanto kiel komunikilo inter homoj kaj por diskonigi Ĉinion.

Rafael Zerbetto prelegas

Bui Hai Mung prelegas
Sekve okazis rakontado pri spertoj. Rafael Zerbetto, brazila esperantisto kaj ricevinto de Ĉina Registara Amikeca Premio, kaj Bui Hai Mung, vjetnama esperantisto, respektive prezentis la Esperanto-movadojn en siaj landoj kaj internaciajn eventojn, kiujn ili partoprenis. Ĉinaj esperantistoj Gao Shuyuan kaj Zhao Wenqi respektive diskonigis siajn spertojn pri partopreno en eventoj en Japanio kaj Indonezio en 2025. Partoprenantoj kune deklamis la eltiraĵojn el la klasikaj paroladoj de Zamenhof kaj ludis amuzajn interagajn ludojn.

Gao Shuyuan prelegas

Zhao Wenqi prelegas



Dum la ludado
Post la evento, la Pekina Esperanto-Asocio okazigis konsilian kunvenon.
Redaktoroj: Gou Xinyue kaj Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
