Ekde mia infanaĝo en Brazilo mi ŝatas promeni en arbaroj. Mi ĉiam ĝuis malkovri, al kie kondukos min vojeto, grimpi monton por ĝui la vidon de supro, vidi plantojn kaj bestojn en la naturo. En mia adoleskeco mi eĉ havis ekskursan grupon por esplori la arbarojn kaj montetojn proksime al mia hejmurbo.
Post transloĝiĝo al Ĉinio, mi konservis tiun pasion. Esplori belajn pejzaĝojn ĉirkaŭ Pekinio fariĝis mia plej ŝatata semajnfina aktiveco. Dum mia unua jaro en Ĉinio, vidinte filmeton pri la monto Tianmen (Ĉiela Pordego), mi enamiĝis al tiu monto, kaj grimpi la 999 ŝtupojn de la legenda ŝtuparo al ĝi fariĝis revo por mi.
Pordego al la ĉielo
Novembre de ĉi tiu jaro, fine aperis la ŝanco viziti Zhangjiajie kaj esplori la belajn pejzaĝojn, pri kiuj mi revis dum tiom da jaroj. Kiam mi rigardis la montaron, mi konsciis, ke tiu revo realiĝis: Mi fine estis tie.
Post mallonga telferveturo, mi promenis laŭlonge de la krutaĵo, sed mi ne povis vidi la faman monton. Mi utiligis la ŝancon ĝui aliajn pejzaĝojn kaj foti la mallarĝajn vojetojn sub mi. Post iom da promenado, fine la belega malfermaĵo de la monto Tianmen aperis antaŭ miaj okuloj.

Rigardo el la 999-ŝtupa ŝtuparo survoje al la Ĉiela Pordego
Post iom pli da marŝado, mi trovis min antaŭ ĝia fama ŝtuparo kaj ekgrimpis ĝin, paŝon post paŝo ĝis la supro, haltante survoje por ĝui la vidon kaj fari fotojn. La ŝtuparo estas pli kruta ol mi antaŭe supozis, kaj post alveno al la supro mi vidis multajn turistojn fotantajn la artefaritan spegullagon konstruitan tie.
Mi daŭris la promenon antaŭen kaj trovis longan rulŝtuparon al la montopinto, kie oni povas esplori diversajn vojetojn, inkluzive de vitraj padoj laŭlonge de la krutaĵo. Mi pasigis la tutan posttagmezon tie esplorante la vojojn, inkluzive de unu kun planko el glaso ĉe krutaĵo, antaŭ ol ekiri returne. Kiam mi adiaŭis la Ĉielan Pordegon, jam estis vespero kaj tie estis okazanta lumspektaklo.
La fama pejzaĝo de la filmo Avatar
La sekvan tagon mi vizitis la Nacian Arboparkon de Zhangjiajie, la unuan tiaspecan en Ĉinio, kreitan en 1982. Kovrante areon de pli ol 4 800 hektaroj, ĝi iĝis internacie fama pro sia unika pejzaĝo de miloj da kvarc-sabloŝtonaj kolonoj, kiuj inspiris la flosantajn montojn de la filmo Avatar de James Cameron.
Tuj post alveno, mi uzis panoraman lifton flanke de kolosa krutaĵo, por supreniri. De la supro de la krutaĵo oni povas marŝi laŭ vojoj por atingi la plej bonajn lokojn por vidi la unikajn pejzaĝojn, inkluzive de la kolono Avatar Haleluja, nomitan laŭ la filmo, kiu igis ĉi tiun nacian parkon unu el la plej famaj turismaj cellokoj en Ĉinio.

Simi-patrino kun sia bebo
Simioj estas ĉie, kaj ili alproksimiĝas al homoj. Mi kaptis la okazon por foti simiojn de proksime kaj havis la bonŝancon trovi patrinon kun sia ido en amindaj pozoj. Poste, la nebulo parte kovris la kolonojn, kreante scenon laŭ la stilo de Avatar kun montoj flosantaj inter la nuboj!
Je unu horo da veturo de tie troviĝas alia fama vidindaĵo, kiu meritas viziton: la Vitra Ponto de la Granda Kanjono de Zhangjiajie, la plej longa kaj alta ponto por piedirantoj kun vitra grundo en la mondo, inaŭgurita en 2016. Apud la ponto, vizitantoj povas provi aliajn allogaĵojn kiel tirolinon, glitejojn kaj boatpromenadon ĉe akvofalo.
Sereneco kaj ekscito laŭlonge de krutaĵo
En mia lasta tago en Zhangjiajie mi trovis multe da glacio. Ili estis en la formo de frostitaj roseroj sur plantoj laŭ la vojo al montopinto. Oni ne permesis al vizitantoj viziti la faman vitran rigardejon, kiu etendiĝas de la rando de la krutaĵo sur la Monto Qixing, pro la glitiga grundo kaj la glacio kovranta la vitran plankon.

Ĉeklifa vojo en la monto Qixing
Sed tio ne estis problemo: mi povis trankvile ĝui la belan pejzaĝon dum promenado laŭ la krutaĵo, kaj tie estas eĉ ferata vojo por tiuj, kiuj serĉas iom da ekscito, sed mi ne povis provi ĝin pro tempomanko. Fine, mi elektis provi la vitran padon laŭlonge de la krutaĵo, permesitan por vizitantoj kvankam ankaŭ ĝi estis glitiga.
La monto Qixing impresis min pro sia infrastrukturo: vizitantoj povas tranokti en loka hotelo proksime al la krutaĵo, kaj tie estas eĉ pitoreska vilaĝo kun butikoj kaj restoracioj. Aŭtobuslinioj kaj telfero kompletigas la liston, liverante plenan aron da servoj por turistoj.
Viva mozaiko de etnaj tradicioj
Hejmo de la etnaj grupoj baj, mjao kaj tuĝja, Zhangjiajie estas multe pli ol pejzaĝoj kaj aventuroj; ĝi estas ankaŭ viva mozaiko de kulturaj tradicioj, miksaĵo de la delikata argenta juvelarto de mjaoj kaj la unika arkitektura stilo de tuĝja, kun siaj ŝirmitaj "ventaj kaj pluvaj" pontoj.

Lokaj etnoj en tradiciaj vestaĵoj
Alia elstaraĵo de Zhangjiajie estas ĝia loka kuirarto kun unikaj kaj delikataj gustoj, precipe la loka tradicio fumumi viandon super aromaj ligno kaj tefolioj por doni al ili delikatan guston kaj distingan aromon, kiuj fariĝis tiom grava parto de la identeco de Zhangjiajie kiel ĝiaj famaj pejzaĝoj.
Mia tri-taga vizito al Zhangjiajie estis multe pli ol ekskurso; ĝi estis unika kombino de fizika ekzerco kun mirindaj pejzaĝoj kaj neforgeseblaj kulturaj spertoj, kreinte vivajn memoraĵojn, kiujn mi neniam forgesos.
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
