Ĉi-jare estis publikigita la kvina volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio. Kiam mi transloĝiĝis al Ĉinio en 2015, la unua volumo estis novpublikigita, kaj al mi ŝajnis stranga la ideo, ke prezidanto verku libron dum sia oficperiodo, ĉar, kiel ni scias, verki libron postulas multe da tempo, kion prezidanto kutime ne havas. Ĝuste pro tio, en aliaj landoj oni pli ofte vidas librojn verkitajn de eksprezidantoj, ne de la nuna.

Foliumante la libron, mi pli bone komprenis ĝian celon: Ĝi estas kompilo de paroladoj, leteroj kaj aliaj dokumentoj. Mi trovis la ideon bona, sed bezonis jarojn en Ĉinio por kompreni, ke la kutimo registri regadospertojn havas longan historion en ĉi tiu plurjarmila civilizacio, kiu tiel alte taksas lernadon el spertoj.
Laŭlonge de historio, gvidanto de Ĉinio estis ne nur politika, sed ankaŭ intelekta gvidanto de la lando, kaj tiu tradicio daŭre persistas, kontraste al la okcidenta kulturo, kiu iugrade apartigas intelektularon el regado: En ĝi intelektuloj estas konsultataj pri teknikaj temoj, sed malofte envolviĝas en politika decid-farado.
Dum dek jaroj vivanta en Ĉinio, mi mem atestis la disvolviĝon de la lando sub la gvidado de Xi Jinping kaj akompanis de proksime la publikigon de ĉiuj postaj volumoj de la liabro. Mi fariĝis avida leganto de liaj verkoj kaj fine revizianto de tradukoj de kelkaj el liaj verkoj al la portugala.
Igi politikon alirebla de la popolo
Grava punkto en la libroj de prezidanto Xi estas igi la teoriojn kaj praktikojn de landa regado alireblaj de ĉiuj, esenca punkto por la ĉina praktiko de tutproceza popola demokratio, kiu permesas al civitanoj partopreni la tutan procezon de regado.
La traduko al malsamaj etnaj lingvoj de Ĉinio igas ĉi tiun scion alirebla por la malsamaj etnoj de la lando, permesante al ili ankaŭ partopreni en la regado de la lando. Dume, tradukoj al fremdaj lingvoj helpas la internacian komunumon ekkoni la disvolviĝon kaj politikojn de Ĉinio, kio ne nur utilas por preventi miskomprenojn, sed ankaŭ donas al fremdlandanoj necesan informon por fari decidojn pri negocoj en Ĉinio.
Fine, sed same grave, per havebligado de siaj regadoteorioj kaj praktikoj al la mondo, Ĉinio kunhavigas sian saĝon kun aliaj landoj, faciligante interŝanĝojn kaj kunlaborojn por reciproka profito.
En la pasinto, tradukoj de la verkoj de Mao Zedong estis esencaj por prezenti al la mondo la ĵus-fonditan Ĉinan Popolan Respublikon, klarigante ĝiajn valorojn kaj idealojn, ĝian modelon de socialismo kaj ĝian disvolvan politikon. Poste estis la vico de Deng Xiaoping prezenti al la mondo la reformon kaj pordmalfermon kaj tiel allogi eksterlandajn investojn.
La du sekvaj gvidantoj Jiang Zemin kaj Hu Jintao respondecis pri konvertado de la ekonomiaj fruktoj de la reformo kaj malfermo en plibonigon de la popola vivo, kaj pro tio ili donis pli da atentoj al internaj aferoj de la lando, en momento, kiam la internacia situacio estis relative trankvila.
Xi, siavice, fariĝis gvidanto de la lando en ŝlosila periodo, kiam Ĉinio ekfariĝas potenco kaj bezonas alpreni pli grandajn respondecojn en la internacia komunumo. Krome, la granda nuntempa geopolitika streĉo kreas bezonon de pli da dialogoj kaj interŝanĝoj inter landoj, kio klarigas la vastan aron da iniciatoj proponitaj de Ĉinio al la mondo.
Tutproceza popola demokratio
Per legado de la libroj de Xi Jinping, ĉinaj civitanoj informiĝas pri la politikoj evoluigitaj de la registaro, io esenca por homoj, kiuj deziras kompreni kaj partopreni en la regado de la lando. Kaj eĉ eksterlandanoj, kiel mi, povas kontribui: En diversaj okazoj mi faris sugestojn kaj postulojn pri politikoj necesaj por faciligi la ĉiutagan vivon de alilandanoj en Ĉinio, same kiel por helpi la ĉinan registaron pli bone kompreni la malfacilaĵojn kaj limigojn, kiujn ni alfrontas kaj kio povus esti farita por igi Ĉinion pli alloga por eksterlandaj talentuloj.
Kontraste al okcidenta reprezenta demokratio, apogata preskaŭ ekskluzive sur balotadoj, la tutproceza popola demokratio havas pli vastan perspektivon, kovrante kaj la politikan procezon -- kiu entenas konsultojn, elektojn kaj nomumojn -- kaj la planadon kaj efektivigon de politikoj kaj la laboron de administrado de institucioj.
Kiel unu el la plej antikvaj civilizacioj de la mondo, Ĉinio evoluigis sian propran tradicion de regado kaj jam havis kompleksan sistemon de institucioj kaj leĝoj, kiam la fundamentoj de la nuntempa okcidenta civilizacio aperis en Ateno kaj Romo.
Mao Zedong mem, en siaj verkoj, indikas, ke Ĉinio, pro siaj specifaj karakterizaĵoj, ne devus simple importi regadmodelon, sed evoluigi sian propran disvolvan vojon, alprenante marksismon kiel teorian bazon, sed sen forĵeti la valoran regadosperton de la lando. Tiel naskiĝis socialismo kun ĉinaj trajtoj.
Dum longa tempo, Okcidento kredis, ke reprezenta demokratio estus la sola ebla modelo por la mondo, sed la grandega enspez-koncentriĝo kaj malmuntado de bonstat-politikoj, rezulte de novliberalismo, generas kreskantan senton, ke decidoj de la ŝtato ne reflektas la volon de la popolo, kio instigas serĉadon de alternativoj.
En ĉi tiu kunteksto, la ĉina sperto pri tutproceza popola demokratio havas grandan valoron, ĉar ĝi baziĝas sur la ideo, ke ĉiu popolo devus serĉi sian propran disvolvan vojon kaj evoluigi sian propran regadmodelon, surbaze de siaj propraj trajtoj. Samkiel arbo, kiu donas dolĉajn fruktojn en certa grundo, povas doni amarajn fruktojn post esti transplantita en alian lokon, tre bona demokrati-modelo por certa lando povas esti netaŭga por alia.
Tutproceza popola demokratio klarigita en la kvina volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio
En internacia kunteksto konstante ŝanĝiĝanta, estas grave ne nur koni la koncepton, sed ankaŭ observi ĝian evoluon. La libro enhavas kvar parolojn de Xi pri la temo, el kiuj la unua datiĝas de julio 2022 kaj la ceteraj de septembro 2024.
La parolo de julio markas la centjariĝon de la unuiĝinta fronto, memorante la ŝlosil-konceptojn kaj fruktojn akiritajn per ĉi tiu strategio por eltiri el ili gravajn lecionojn por la nuna regado de Ĉinio, emfazante la gravecon de la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en ĉi tiu procezo.
Aparte signifa punkto por la internacia komunumo estas la decido doni pli bonan helpon al ĉinoj eksterlande, plivastigi la cirklon de amikoj de Ĉinio tra la mondo kaj antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlernadon. Tiel, Xi plivastigas la spiriton de la unuiĝinta fronto, origine kreita por unuigi la ĉinan popolon cele al komuna bono, por ke ĝi povu kontribui ankaŭ al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.
La paroladoj de septembro estis faritaj en sinsekvaj festaj okazoj: Celebrado de la 70a datreveno de la Tutlanda Popola Kongreso, de la 75a datreveno de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj en ceremonio de transdono de medaloj.
En la unuaj du, Xi prezentas siajn konsiderojn pri la leĝdona laboro kaj la popola partopreno tra la tuta procezo, same kiel pri la regado de la leĝo, promesante plibonigi la sistemon kaj mekanismojn de popola partopreno en la regado de Ĉinio.
En la lasta el tiuj paroloj, Xi diskutas pri la laboro rilata al la malsamaj etnoj de Ĉinio, emfazante, ke la etna laboro de KPĈ antaŭenigas solidarecon, komunan klopodon kaj komunan prosperon de ĉiuj etnoj de la lando. En la procezo de modernigo kaj serĉado de komuna prospero, neniu etno povas esti postlasita.
En ĉiuj supre menciitaj paroladoj, Xi emfazas la gvidadon de KPĈ kiel fundamenta kondiĉo por la funkciado de la tutproceza popola demokratio kaj substrekas la regadon de la leĝo kiel meĥanismon, kiu certigas demokration kaj la ĝustan funkciadon de institucioj, laŭ la leĝoj kaj regularoj de la lando.
Ĉina saĝo por la mondo
Ekster Ĉinio, kreskas la sento, ke registaraj institucioj estas kadukaj kaj demokratio estis subfosita, servante interesojn de influpovaj homoj kaj samtempe preterlasante la popolon. Antaŭ ĉi tiu realo, civitano trovas sin postlasita kaj sekve perdas intereson pri politiko aŭ aliĝas al radikala politika grupo kiel provo ŝanĝi sian realon.
En ĉi tiu kunteksto, la ĉina sperto, estante malsama ol la okcidenta "ununura solvo por ĉiuj", pruvas, ke aliaj disvolvaj vojoj estas eblaj, dum ĝiaj naturo kaj evoluo instruas al ni kiel lando povas esplori, surbaze de siaj specifaj trajtoj, aŭtonoman modelon de demokratia regado taŭgan por ĝi.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
