【24 SUNPERIODOJ】Neĝeto

BY:Gao ShuyuanNovember 22, 2025

 

La 22-an de novembro komenciĝas la sunperiodo Neĝeto. Tiutempe, la temperaturo ne estas tre malalta, kaj nur neĝetas, fojfoje ankaŭ pluvetas. Nebulo de fruvintra pluveto estigas poeziecan pejzaĝon.


Unu el la plej interesaj kutimoj de ĉi tiu periodo estas pekli legomojn. La temperaturo favoras konservadon de legomoj, kaj la sekeco de aero helpas. Ĉiu familio konservas pekinajn brasikojn, sekigas ilin, metas ilin en grandan vazon, aldonas krudan salon, kaj frotas kaj premas la legomojn... post pli ol unu monato, ili estos ĝueblaj.


La temperaturo malaltiĝas, dum nia koro varmiĝas. Vi povas mempekli vazon da legomoj sekvante la antikvan faron, kaj fine vi gustumos la ĝojon de praktikado.


Redaktoro: Gao Shuyuan