La 13-an de novembro ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Sun Weidong faris aŭdiencon al la japana ambasadoro en Ĉinio Kenji Kanasugi, kaj akcentis, ke tiu, kiu kuraĝas interveni en la reunuiĝan aferon de Ĉinio en iu ajn formo, certe ricevos pezan baton de Ĉinio. Sun Weidong diris, ke Ĉinio denove urĝas Japanion profunde pripensi siajn historiajn krimojn kaj respondecojn, tuj pripensi kaj korekti siajn erarojn, retiri siajn malbonajn agojn, kaj ne plu iri laŭ la malĝusta vojo. Alie, ĉiujn sekvojn devas porti Japanio.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
