Kirsty Coventry: Ĉinio sendube estas vera mondpotenco en sportoj

BY:Xie RuifengNovember 12, 2025

La 9-an de novembro okazis en Kantono la solena malferma ceremonio de la 15-a Nacia Sportkunveno de Ĉinio. Al la ceremonio ĉeestis Kirsty Coventry, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato. En la intervjuo farita de ĉinaj raportistoj, ŝi diris, ke la malferma ceremonio estis mirinda, kaj la sportkunveno posedas unikan ĉarmon. Ĉinio sendube estas vera mondpotenco en sportoj.



"La malferma ceremonio estas mirinda," Coventry diris,"ĝi perfekte kunligis kulturajn, teknologiajn kaj sportajn elementojn."


Coventry diris, ke al la sportkunveno venis dek miloj da sportistoj en diversaj aĝoj el la tuta lando, kaj la unika ĉarmo de la sportludoj forĝas unuecon. Ŝi laŭdis: "Ĉinio sendube estas vera mondpotenco en sportoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Malfermiĝis en Kantono la 15-a Nacia Sportkunveno de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat