
La 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) malfermiĝis la 5-an de novembro en Ŝanhajo. En ĉi-jara ĈIIE partoprenas homoj el 155 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj, kaj eksponadas 4 108 eksterlandaj kompanioj. Entute alvenos 43 komercaj delegacioj kaj proksimume 450 mil registritaj vizitantoj. La ekspozicia areo superas 430 mil kvadratajn metrojn. La 8-a ĈIIE starigis novajn rekordojn kaj por ekspozicia areo kaj por nombro de partoprenantaj kompanioj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
