Kiam mi alvenis en Ĉinio fine de oktobro 2015, la fokusa temo estis la 13-a Kvinjara Plano, efektivigita de 2016 ĝis 2020. Mi ankaŭ akompanis la sekvan kvinjaran planon, kiu finiĝas ĉi-jare, kaj ĝoje informiĝis pri la fokusoj de la 15-a Kvinjara Plano ĵus prilaborita okaze de la Kvara Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), okazinta en Pekino de la 20-a ĝis la 23-a de oktobro.

Aŭtomatigita produktadlinio por aŭtoj en Chongqing (Foto: Xinhua)
Konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj
Ĉiu kvinjara plano estas specifa ciklo de la ekonomia planado kaj politika disvolvado de Ĉinio. La 13-a, la unua, kiun mi persone akompanis ĉiutage, estis la lasta el serio da kvinjaraj planoj, kiuj celis atingi la unuan Jubilea Celon: Konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj ĝis la centjariĝo de KPĈ en 2021.
Tiutempe, la laboro por malaperigi malriĉecon estis la fokuso. Mi havis la ŝancon viziti kelkajn el la lastaj vilaĝoj de Ĉinio, kie tiu laboro estis ĵus finita aŭ daŭre farata, kaj estis impresita de la ampleksa strategio, elstara kunordigo de politikoj en diversaj niveloj, kaj kapablo adapti la politikojn al specifaj cirkonstancoj de ĉiu loko.
Samtempe, la iniciato "La Zono kaj Vojo" antaŭenigis disvolvadon de infrastrukturo kaj multobligis vojojn ligantajn Ĉinion al aliaj landoj, kio malaltigis transportajn kostojn, pliefikigis loĝistikajn servojn kaj kreis oportunojn por disvolvado de internacia komerco surbaze de komplementeco inter la ekonomioj de Ĉinio kaj tiuj de aliaj landoj.
Ĉina industrio ankaŭ spertis gravan ŝanĝiĝon en du aspektoj. La unua estas la kresko de aldonvaloro kaj komplekseco de ĉinaj produktoj: Dum mia adolesko, Ĉinio estis konata pro malaltkosta fabrikado de simplaj varoj facile fareblaj, sed nuntempe ĝi famiĝas kiel lando avangarda en novigo kaj alt-teknologio. Samtempe evoluis ankaŭ aŭtomatigo de produktado kaj la kvalifiko de ĉinaj laboristoj.
La alia aspekto estas la memstareco de ĉinaj firmaoj. Ĉinaj kompanioj, kiuj antaŭ du jardekoj estis fabrikantaj produktojn por fremdaj markoj laŭ teknologio importita, nuntempe fabrikas produktojn laŭ propra teknologio kaj vendas ĝin kun sia propra marko. La merkato pri poŝtelefonoj, antaŭe kontrolata de neĉinaj firmaoj kiel Nokia kaj Motorola, nun havas Xiaomi, Oppo kaj Huawei inter la ĉefaj kompanioj tutmonde.
Ankaŭ kadre de mediprotektado la 13-a Kvinjara Plano estis elstara: Alveninte en Pekino, mi estis ŝokita de la aerpoluo dum vintro. Ĉiumatene, mia unua zorgo estis kontroli la aerkvaliton ĉe mia poŝtelefono, kaj mi bezonis maskon por eliri mian hejmon. Subite la aerkvalito pliboniĝis tiom multe, ke eĉ dum vintro homoj ĝuas belajn tagojn en Pekino.
Survoje al moderna socialisma lando
La nuna kvinjara plano markas la komencon de nova fazo en ĉina disvolvado, cele al plenumo de la dua Jubilea Celo: Konstruado de moderna socialisma lando, kun prospero, povo, demokratio, kulture avangarda kaj harmoniplena ĝis 2049, kiam estos celebrata la centjariĝo de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.
"Komuna prospero" estas ŝlosila vorto por kompreni tiun ĉi fazon de ĉina disvolvado, kun fokuso sur mildigo de la granda diferenco inter la disvolva nivelo inter malsamaj regionoj de la lando kaj inter kamparo kaj urbo.
Tiurilate, en multaj vojaĝoj faritaj de mi al malsamaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, mi aŭskultis esence la saman rakonton: Antaŭe lokaj junuloj estis migrantaj al aliaj lokoj en serĉado de pli bona ekonomia perspektivo, sed nun la disvolvado de ilia hejmloko instigas junulojn resti, kaj multaj el tiuj migrintoj decidis reveni.
Kadre de ekonomio, multaj ĉinaj firmaoj nun estas la avangardo de tutmonda teknologia novigado. Samtempe, multe evoluis la sektoro serva, kun ĉinaj firmaoj pri servoj farantaj siajn unuajn paŝojn en alilandaj merkatoj.
Alia grava punkto kadre de ekonomio estas la politiko pri duobla cirkulado inter la enlanda kaj internacia merkatoj, lanĉita de prezidanto Xi Jinping en 2020, kiam KOVIM-19 kaŭzis disrompon de la ĉenoj de produktado kaj distribuado.
En la kampo de mediprotektado, la granda progreso de Ĉinio estis aparte atentokapta en la kampoj de ekologio, kun kresko en la arbarkovrado, en la populacio de sovaĝaj bestoj, kiuj antaŭe preskaŭ estingiĝis, kaj en la pliboniĝo de kvalito de aero kaj akvo tutlande.
Sed aparte impresa estis la evoluo de Ĉinio kadre de verda energio, kun rapida disvolvo de puraj energifontoj. Rezulte de tio, la celo atingi la pinton de karbonemisiado ĝis 2030, estis realigita meze de la pasinta jaro. Nuntempe Ĉinio reduktas sian karbonemisiadon, kaj la venonta kvinjara plano estos tre grava por ke la lando atingu karbonneŭtralecon.
La 15-a Kvinjara Plano: Ŝlosilo por sukceso en konstruado de moderna socialisma lando
La ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio dum la 15-a Kvinjara Plano estos bazita sur ses gvidaj principoj. La unua, konservi la ĝeneralan gvidon de KPĈ, substrekas la ĉefrolon de la partio en planado, kunordigo, superrigado kaj efektivigo de la plano.
Meti la popolon en la unua loko substrekas la gravecon fokusi sur la bezonoj kaj emoj de la popolo, doni prioritaton al solvado de problemoj, kiuj efikas sur popola vivo. La disvolvado de Ĉinio devas celi la popolan bonfarton kaj alporti konkretajn rezultojn.
Serĉi altkvalitan disvolvadon estas principo, kiu emfazas la nunan ŝlosilan momenton de la transiro inter la malnova modelo, kiu fokusis sur kvanto, al la nova, orientita al kvalito. Ĉinio disvolvos novajn altkvalitajn motorojn por ekonomia kresko kune kun plibonigo de vivkvalito de ĉinoj kaj en urbo kaj en kamparo.
Amplekse profundigi la reformadon signifas, ke Ĉinio plenumos sian promeson de plua pordmalfermo al la mondo. Ĉiflanke, la lando klopodos por malfermi eĉ pli sian ekonomion, antaŭenigi liberan komercon kun aliaj landoj, kaj doni garantiojn por sekura kaj glata operaciumado de fremdaj firmaoj kaj kapitalo en Ĉinio.
La antaŭenigo de interagado inter efika merkato kaj bone strukturita registaro plu perfektigos sektoron, en kiu Ĉinio jam estas ĉampiono. Neniu alia lando tiom bone kaj efike disvolvas tiun simbiozon inter merkato kaj registaro, en kiu la lasta kreas oportunojn por la unua, kiu siavice adaptas sian strategion al la ĝeneralaj politikoj kaj celoj de la registaro.
Certigi kaj disvolvadon kaj sekurecon estas la lasta el la ses principoj, kaj ĝi emfazas la vojon de ĉina disvolvado, kiu devas ne nur certigi, ke la lando atingos pli altan stadion en konstruado de moderna socialisma lando, sed ankaŭ, ke tiu disvolvado ne alportos malstabilecon en estonteco.
La 15-a Kvinjara Plano antaŭenigos ekonomian kreskon surbaze de la kresko de la ĉina merkato mem. Tio permesas al la lando pli bone profiti la grandegan potencialon de sia enlanda merkato kaj samtempe reduktas la riskojn ligitajn al dependo je la internacia merkato en momento, kiam banaliĝas la misuzo de sankciumoj kaj tarifoj.
La 15-a Kvinjara Plano ludos ŝlosilan rolon por la sukceso de la plenumo de la dua Jubilea Celo.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
