Xi Jinping alvokas stabilan antaŭeniron de ĉin-usonaj rilatoj

BY:Xie RuifengOctober 31, 2025

La 30-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona prezidento Donald Trump okaze de la 32-a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en la Korea Respubliko.



En la intervidiĝo Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Usono devas certigi la stabilan antaŭeniron de la giganta ŝipo de la ĉin-usonaj rilatoj. Xi Jinping diris, ke de post la reelektiĝo de Trump, ili telefone konversaciis tri fojojn, interŝanĝis plurajn leterojn kaj konservis striktan kontakton.



Xi Jinping diris, ke sub ilia komuna gvido, la ĉin-usonaj rilatoj ĝenerale restis stabilaj, kaj ke antaŭ kelkaj tagoj, en la nova konsiliĝo en Kuala-Lumpuro, Malajzio, la ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du landoj atingis bazan konsenton pri traktado de respektivaj gravaj zorgoj, kio liveris la necesajn kondiĉojn por la hodiaŭa renkontiĝo. Li diris, ke pro malsamaj naciaj kondiĉoj, la du flankoj ne ĉiam konsentas unu kun la alia, kaj estas normale, ke de tempo al tempo estas malakordo inter la du ĉefaj ekonomioj de la mondo.


Li diris, ke Ĉinio kaj Usono devas kune labori por plenumi pli grandajn kaj konkretajn aferojn por la bono de si kaj la tuta mondo.

(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump en Korea Respubliko - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat