Yang Kai, junulo naskita en la 1990-aj jaroj, revenis al sia hejmurbo Pingliang de la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio post diplomiĝo en universitato kaj starigis sian propran pastomodlaĵan studion. La pastomodla arto estas provinc-nivela nemateria kultura heredaĵo de Gansu. Yang Kai, heredante la pastomodlan metiarton de siaj antaŭuloj, multe novigis la arton kun kreiveco. Li studadis la teknikojn de klasika ĉina skulptarto, kaj enmetis novajn teknikojn en sian faradon, ke la de li faritaj figuroj estu eĉ pli vivecaj.




Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
