La mongola kantarto Khoomei (aŭ Hooliin Chor, gorĝa harmonio) estas stilo de kantado, en kiu unuopa prezentisto estigas multfacetan harmonion de pluraj voĉpartoj, inkluzive de daŭra basa elemento produktita en la gorĝo. Tiaj kantistoj povas prezenti sole aŭ en grupoj. Khoomei estas praktikata hodiaŭ inter mongolaj komunumoj en pluraj landoj, precipe en la Interna Mongolio de norda Ĉinio, okcidenta Mongolio kaj la Tuvia Respubliko de Rusio. Tradicie, ĝi estas prezentita okaze de ritaj ceremonioj, kaj la kantoj esprimas respekton kaj laŭdon por la natura mondo, por la prapatroj de la mongola popolo kaj por grandaj herooj. La formo estas rezervita por specialaj eventoj kaj grupaj agadoj kiel ĉevalvetkuroj, arkpafado kaj luktoturniroj, grandaj bankedoj kaj oferritoj. La tempodaŭro kaj ordo de kantoj ofte estas strikte reguligitaj. Khoomei longe estis rigardata kiel centra elemento reprezentanta la mongolan kulturon kaj restas forta simbolo de nacia aŭ etna identeco. Kiel fenestro en la filozofio kaj estetikaj valoroj de la mongola popolo, ĝi funkciis kiel ia kultura sendito antaŭeniganta komprenon kaj amikecon inter Ĉinio, Mongolio kaj Rusio, kaj altiris atenton ĉirkaŭ la mondo kiel unika formo de muzika esprimo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
