Blovinstrumenta kaj frapinstrumenta ensemblo de Xi'an

BY:Xie RuifengOctober 20, 2025

La blovinstrumenta kaj frapinstrumenta ensemblo de la urbo Xi'an estas ludata dum pli ol jarmilo. Xi'an estis antikva ĉefurbo de Ĉinio, troviĝante en la provinco Shaanxi. La prezentado estas speco de muzikaro, kiu integras tamburojn kaj blovinstrumentojn, kelkfoje kun vira ĥoro. La enhavo de la versoj plejparte rilatas al loka vivo kaj religia kredo, kaj la muziko estas ĉefe ludata dum religiaj okazoj kiel templaj foiroj aŭ funebroj. La muziko povas esti dividita en du kategorioj, "sidanta muziko" kaj "marŝanta muziko", ĉi-lasta ankaŭ inkluzivas la kantadon de la ĥoro. Marŝanta tamburmuziko kutimis esti ludata dum la vojaĝo de imperiestro, sed nun ĝi jam fariĝis la posedaĵo de farmistoj kaj estas ludata nur en malfermaj kampoj en la kamparo. La nuna tamburmuzika bando konsistas el tridek ĝis kvindek membroj, inkluzive de kamparanoj, instruistoj, emeritaj laboristoj, studentoj kaj aliaj. Kaj la muziko estas transdonita de generacio al generacio per strikta majstro-metilernanta mekanismo. Partituroj de la muzikaro estas registritaj uzante antikvan notacian sistemon de la dinastioj Tang kaj Song (sepa ĝis dektria jarcentoj). Ĉirkaŭ tri mil muzikaj pecoj estas dokumentitaj kaj ĉirkaŭ cent kvindek volumoj de manskribitaj partituroj estas konservitaj kaj ankoraŭ uzataj.







Redaktoro: Xie Ruifeng

























Inaŭgurita la 138-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat