Kunvenante en kampoj aŭ vilaĝoj dum komunumaj festoj, membroj de la korea etno en Jilin kaj aliaj provincoj en nordorienta Ĉinio ofertas tradiciajn oferaĵojn al la ter-dio. Ili omaĝas al la naturo kaj preĝas por bonŝanco kaj abunda rikolto. Ja tio estas la komenco de la farmista danco de la korea etno de Ĉinio, populara popola praktiko transdonita de pli aĝaj generacioj al la pli junaj. Muzikistoj ludas hoboj-similajn instrumentojn, sonoril-formajn gongojn kaj diversajn tamburojn, dum maskitaj aŭ senmaskaj dancistoj moviĝas farsece laŭ la muzika akompano. La danco estas inspirita de la movoj de terkultivado, kiujn ĝi imitas per gestoj kiel "promeni laŭ la kampaj krestoj". Disvastiĝante de siaj agrikulturaj originoj al koreoj de ĉiuj sociaj tavoloj en urboj kaj kamparo, la danco estas konsiderita evolui de la deknaŭa jarcento. Ekzemple, la muzika ensemblo estis vastigita por inkluzivi blovinstrumentojn, kaj la danckostumoj estis influitaj de la vestaĵoj de aliaj ĉinaj etnoj. Kiel produkto de akumulita laboro kaj saĝo, la danco de la kamparanoj restas grava esprimo de la kultura heredaĵo de la korea etno de Ĉinio.






Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
