Merkato kreskas dum feriado de Nacia Tago kaj Aŭtunmeza Festo de Ĉinio

BY:Xie RuifengOctober 11, 2025

Laŭ la granddatuma monitorado de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, vendoj de ŝlosilaj podetalaj varoj kaj restoracioj kreskis je 2.7% kompare kun la pasinta jaro dum la feriado de la Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo. De la 1-a ĝis la 7-a de oktobro, nombroj de vizitantoj kaj enspezoj ĉe 78 piediraj stratoj (komercaj distriktoj) monitoritaj de la ministerio respektive kreskis je 8.8% kaj 6.0% kompare kun la pasinta jaro.




Verda, inteligenta kaj ĉinstila konsumadoj estas elstaraj. Datumoj de gravaj retbutikoj montras, ke vendoj de verdaj kaj organikaj manĝaĵoj kreskis je 27.9%, inteligentaj mebloj je 14.3% kaj ĉinstilaj vestaĵoj je 14.1%. Malalt-grasaj kaj malalt-sukeraj lunkukoj estis preferataj de konsumantoj.




Servokonsumo kreskas ankaŭ. Kelkaj altkvalitaj filmoj altiris furoron de kinejospektado. Ĝis la 15-a horo de la 8-a de oktobro, la feria biletvendo superis 1.79 miliardojn da juanoj. Multaj sporteventoj venigis ondon da spektado, diversaj lokoj malfermis"duarangajn spektejojn" integrante manĝejojn kaj vendejojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La tago, kiam mi ricevis la Ĉinan Registaran Amikecan Premion - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat