La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio lastatempe okazigis gazetaran konferencon. Datumoj publikigitaj en konferenco montris, ke dum la feriado de la Nacia Tago, multaj lokoj lanĉis rimedojn por antaŭenigi kulturan kaj turisman konsumon. Diversaj regionoj daŭre akcelas turismadon de naturo kaj kulturejoj, reunuiĝojn de familianoj en la Aŭtunmeza Festo, distron de la tuta familio kaj noktan konsumadon. Oni ankaŭ proponas muzeojn kaj pitoreskejojn plilongigi siajn malfermhorojn, optimumigis sinanoncan sistemon por la turismaj cellokoj kaj lanĉis pli bonkvalitajn kulturajn, komercajn, turismajn kaj sportajn aktivadojn kun malaltaj prezoj.
La provinco Sichuan lanĉis 1 300 kulturajn aktivadojn sub la ses temoj: Aŭtunaj pitoreskejoj, aŭtunaj gustoj, aŭtunaj ludoj, aŭtuna fotografiado, aŭtunaj promenadoj kaj aŭtunaj folkloraj spertoj. La provinco Henan plie zorgas pri maljunuloj kaj infanoj, kaj lanĉis jaran bileton "unu-koda enirpermesilo por la tuta provinco". Zhejiang disdonis popol-profitigan karton kaj lanĉis programon"flugbiletoj estas konsumkuponoj". Guangdong komencis la Kulturan kaj Turisman Konsuman Sezonon por Ora Aŭtuno, disdoninte konsumkuponojn je 20 milionoj da juanoj.
Datumoj de la Ministerio pri Transporto de Ĉinio montras, ke transregiona vojaĝado atingis novan rekordon dum la unua duono de la feriado de la Nacia Tago, totale 1.24 miliardoj da homfojoj, averaĝe pli ol 310 milionoj tage.
Fakuloj diris, ke la datumoj klare montras, ke la nova konsumo prezentas la ekonomian viglecon dum la pasinta semajno. Samtempe, surbaze de preciza politika gvidado kaj merkata novigado, Ĉinio senĉese antaŭenigas la altkvalitan disvolviĝon de kultura kaj turisma konsumado.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat