Metiarto de nankina Yunjin-brokarto

BY:Xie RuifengOctober 6, 2025


Nankina Yunjin-brokarto estas unu el la tradiciaj ĉinaj teksartoj. Por fari Yunjin el fajnaj materialoj kiel silko, orfadeno kaj pavopluma fadeno, du metiistoj kunage funkciigas la supran kaj malsupran partojn de granda kaj komplika teksilo, ili devas strebi kun pacienco, kaj la tuta procezo postulas longan tempon. La tekniko iam estis uzata por produkti imperiestrajn vestojn kiel drakrobon kaj kronkostumon; hodiaŭ ĝi ankoraŭ estas uzata por fari tre luksajn vestaĵojn. Konservita ĉefe en la provinco Jiangsu en orienta Ĉinio, la brokarto ampleksas pli ol cent procedurojn, inkluzive de fabrikado de teksiloj, skizado de ŝablonoj, kreado de ĵakardaj pecoj... eĉ ne diru pri la teksado mem. Kutime, kiam la metiistoj "pasas la varpon" kaj "disigas la vefton", ili kantas mnemonikajn baladojn, kiuj memorigas ilin pri la teknikoj kaj plibonigas la kooperan kaj artan etoson ĉe la teksilo. La laboristoj rigardas sian metion kiel parton de historia misio. Ĉar, krom krei ŝtofojn por moderna uzo, Yunjin-brokarto estas uzata por reprodukti antikvajn silkajn ŝtofojn por esploristoj kaj muzeoj. 









Redaktoro: Xie Ruifeng


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping omaĝis naciajn heroojn sur Tian'anmen-placo_esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat