Novjara Festo de Ĉjang (Qiang)

BY:Xie RuifengOctober 4, 2025

La Novjara Festo de Ĉjang (Qiang) en la unua tago de la deka luna monato estas okazo por ĉjang-anoj en la provinco Sichuan de Ĉinio. En la festado ĉjang-anoj celas danki kaj adori la ĉielon por prospero, reaserti sian harmonian kaj respekteman rilaton kun la naturo, kaj antaŭenigi socian kaj familian harmonion. La solena rita ofero de kapro al la monto estas plenumata de vilaĝanoj vestitaj per siaj plej belaj ceremoniaj kostumoj, sub la zorgema gvido de pastro. Sekvas la komunumaj ŝaffelaj tamburoj kaj etnaj dancoj, gvidataj de la pastro. La sekvaj festadoj kombinas gajecon kun ĉantado de tradiciaj ĉjang-epopeoj, kantado kaj trinkado de vino. Fine de la festa tago, ĉjang-anoj faras familian oferon, kaj tion prezidas la familiestro. Per la festivalo, ĉjang-aj tradicioj, kiuj distilas historion kaj kulturajn informojn de la etno, estas disvastigitaj, kaj sociaj kondutoj estas plifortigitaj, la komunumo esprimas respekton kaj adoron al ĉiuj kreitaĵoj, la patrujo kaj siaj prapatroj. Partopreno en la festivalo malkreskis en la lastaj jaroj pro migrado, malkreskanta intereso pri ĉjang-a heredaĵo inter la junuloj kaj la efiko de eksteraj kulturoj.






Redaktoro: Xie Ruifeng































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Yu Kongjian, patro de spongaj urboj, pereis en akcidento en Braz - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat