Hua'er

BY:Xie RuifengOctober 3, 2025

En la provincoj Gansu kaj Qinghai de nordokcidenta Ĉinio, homoj de naŭ malsamaj etnoj dividas muzikan tradicion konatan kiel Hua'er. La muziko estas prenita el tradicia repertuaro nomita laŭ etnoj, urboj aŭ floroj, kaj la kantoteksto estas improvizita laŭ certaj reguloj: Ekzemple, tekstaj versoj havas tri, kvar, kvin aŭ ses liniojn, ĉiu konsistanta el sep silaboj; kantoj povas rakonti pri juneca amo, malfacila laboro kaj laceco de la terkultura vivo, malfortecoj de viroj kaj virinoj aŭ nur la ĝojo de kantado. Plie la kantoj de Hua'er ankaŭ estas viveca parola registro de lastatempaj sociaj evoluoj en Ĉinio, ĉar kantistoj komentas pri la ŝanĝoj, kiujn ili observas ĉirkaŭ si. Hua'er-kantistoj eble estas malmulte edukita, sed la plej sukcesaj kaj vaste respektataj kantistoj hodiaŭ jam fariĝis konataj nomoj, prezentante la lokan kulturon kaj kreis siajn proprajn institutojn por transdoni sian arton al lernantoj. Ĉiu povas ĝin kanti spontanee, malgraŭ li aŭ ŝi estas ĉu kamparano laboranta en la kampo aŭ vojaĝanto sur sia vojo, oni ankaŭ povas ĝin prezenti pli formale ĉe tradicia Hua'er-festivalo. Povas diri, ke Hua'er estas grava vehiklo por esprimi personajn sentojn en socia kunteksto kaj kultura interŝanĝo trans etnoj.







Redaktoro: Xie Ruifeng
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Yu Kongjian, patro de spongaj urboj, pereis en akcidento en Braz - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat