Disvolvita en la provinco Fujian de suda Ĉinio, la akvorezista teknologio de hermetika ŝipkajuto permesas ŝipojn transveturi oceanojn kun akvorezistaj kupeoj. Se unu aŭ du kupeoj estas hazarde difektitaj dum navigado, marakvo ne inundos la aliajn, kaj la ŝipo restos flosante. La kupeoj estas faritaj ĉefe el kamforo, pino kaj abio, kaj kunmetitaj per tradiciaj ĉarpentistaj iloj. Ili estas konstruitaj per aplikado de la ŝlosila teknologio de kunigado de tabuloj kaj kalfatrado inter la tabuloj per ramio, kalko kaj aleŭrit-oleo. La konstruadon direktas majstra metiisto, kiu kontrolas grandan nombron da metiistoj, laborantaj en proksima kunordigo. Lokaj komunumoj partoprenas en solenaj ceremonioj por preĝi por sekureco dum la konstruado kaj antaŭ la ekveturo de la finita ŝipo. La sperto kaj labormetodoj de akvorezista teknologio estas transdonitaj parole de majstro al metilernantoj. Tamen, la bezono de tiaj teknikoj jam akre malpliiĝis, ĉar lignaj ŝipoj estas anstataŭigitaj de ŝtal-karenaj ŝipoj, kaj hodiaŭ nur tri komunumoj povas prezenti la plenan procezon de ĉi tiu teknologio. La rilataj konstru-kostoj ankaŭ pliiĝis pro manko de krudmaterialoj.




Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
