Tradicia metiarto de ĉina ligna arkponto

BY:Xie RuifengOctober 1, 2025

Lignaj arkpontoj troviĝas en la provincoj Fujian kaj Zhejiang, laŭlonge de la sudorienta marbordo de Ĉinio. La tradiciaj praktikoj por konstrui tiajn pontojn kombinas la uzon de ligno, arkitekturajn sciojn, metiartojn kiel"traba teksado" kaj"mortez-tenonaj juntoj", kaj la komprenon de sperta lignaĵisto pri malsamaj materialoj kaj struktura mekaniko. La ĉarpentadon gvidas lignaĵista majstro. La metiarto estas kutime transdonita parole de unu generacio al alia fare de majstroj instruantaj metilernantojn aŭ parencojn ene de unu klano laŭ striktaj proceduroj. Tiaj klanoj ludis neanstataŭigeblan rolon en konstruado, riparado kaj protektado de la pontoj. Kiel portantoj de tradicia metiarto, la arkpontoj funkcias kiel kaj komunikiloj kaj lokaj marksignoj. Ili servas kiel gravaj renkontiĝejoj inter lokaj loĝantoj por interŝanĝi informojn, distri, profundigi rilatojn kaj tiel plu. La kultura spaco kreita de tradiciaj ĉinaj arkpontoj liveris medion por kuraĝigi komunikadon, interkomprenon kaj respekton inter homoj. La tradicio malkreskis en la lastaj jaroj pro rapida urbigo, malabundeco de ligno kaj manko de havebla konstruspaco, kiuj ĉiuj kune minacas ĝian transdonon kaj supervivon.










Redaktoro: Xie Ruifeng




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mi spertis tradician vestaĵon de Chu-regno! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat